Esperanta Civito

La Kapitlo diskutis senkvorume pr Afriko


Duone fiaskis la unua perskajpa kunveno de la Kapitulo, okazinta hieraŭ vespere ekde 18h30 (MET). Nur kvar vickonsuloj kupliĝis, kaj ne ĉiuj sukcesis paroli. Mankis la kvorumo, forestis la Konsulo, la tagordo restis ne difinita. Spite al tiom da teknikaj kaj politikaj minusoj, la sperto estis pozitiva.

La diskuto iĝis dialogo inter Eŭropo kaj Afriko, enfokusigita al la situacio en la nigra kontinento. Estis konfirmita la intenco aranĝi tri eventojn en Burundio, dum printempo 2013: la parlamenta sesio, la kvara AfrES (Afrika Esperantologia Semajno), la Afrika Jubilea Konferenco en esperanto. De la surloka partnero n Buĵumburo, nome SIPU, estas atendata la indiko pri la preferata dato.

Sen. Chamberline Nguefack informis pri sia nuna rezido en Jaundeo, ĉefurbo de Kamerunio, kaj donis detalojn pri la stato de Esperantio en Ganao, Togolando, Benino, Niĝerio, Kamerunio. 

La sekva perskajpa kunveno de la Kapitulo okazos la 11an de decembro, laŭ tagordo komunikota de la Konsulo, sen. Marie-France Conde Rey.

[HeKo 519 7-C, 14 nov 12]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0142 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0503 s s 
  Total: 0.0645 s s