Esperanta Civito

KCE akceptita en la turisma formado

El la tuta neŭŝatela kantono nur unu establo aganta en la sektoro de la "parahôtellerie" (preskaŭhoteleco) estis akceptita en la tuttaga seminario organizita de la Svisa Turisma Federacio en Bielo, 28 novembro 2012: Kultura Centro Esperantista, reprezentata de gec-anoj Giorgio Silfer, prezidanto (kaj kvalitomanaĝero, laŭ pli frua kurso), kaj Jun Liu, sekretario.

La dulingva seminario (germana kaj franca) enfokusiĝis pri la situacio de la turismo en Svislando kaj la specifa kontribuo al ties disvolvo fare de la restadejoj por grupoj. Turismo estas grava ekonomia resurso por Svislando, kiu ĉiam avangardis tiurilate: oni povas diri ke turismo mem naskiĝis per la vizitoj de eksterlandanoj, precipe angloj, en la alpaj regionoj antaŭ jarcento kaj duono proksimume.

Dum la lastaj jaroj montriĝis regreso en la nombro da ĉeestoj kaj tranoktadoj, sekve de la ĝenerala ekonomia krizo: la alveno de novaj klientaroj (unuavice ĉinoj kaj hindoj) ne kompensas la nerevenon de malnovaj. Aparte akra ŝajnas la krizo en la sektoro de la neĝosportoj, dum ekzemple la kongresa turismo bone rezistas.

KCE donas sian etan kontribuon per la disponigo de sia infrastrukturo por malgrandaj seminarioj, kursoj, kaj per mezdaŭra gastigado. Krom la esperantistoj, la tipa gasto de KCE estas eksterlandano apenaŭ scipovanta svisajn lingvojn, restanta dum kelka tempo por staĝo en entrepreno, viro kaj plejofte fraŭlo.

La partopreno, tute senpaga (inkluzive de materialoj kaj tagmanĝo) estis tre utila pro la ricevitaj ideoj kaj pro la individuaj kontaktoj. Por c-ino Liu ĝi estis krome efika por vastigi la konojn pri Svislando. Tia partopreno enkadriĝas en la ĝenerala strebo, tipa de la raŭmisme orientitaj establoj, formadi siajn kadrojn.

[HeKo 521 1-B, 30 nov 12]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0144 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0465 s s 
  Total: 0.0609 s s