Esperanta Civito

La dua jarkolekto de "Femina" estas kompleta


La vintra numero de "Femina", socikultura revuo ne nur por virinoj, ĵus venis kompletigi la kolekton 2006. Post Afriko, Latin-Ameriko, Oriento, la fokuso situas en kaj ekster Eŭropo. La enhavo fakte zigzagas tra kaj maltra la kontinento kie naskiĝis nia lingvo.

Post omaĝo al kolegino Anna Politkovskaja, la redakcio okupiĝas pri la Pac-Nobelo: ne nur historie (ĉi-foje vicas la festparolado de Aung San Suu Kyi) sed ankaŭ aktuale, per referenco al Yunus. Marie-France Conde Rey prezentas la nigran realon de la virinoj, surbaze de la Okrent-studoj pri perforto, kaj la tri geniulinojn de familio Polgar. Pri la internacia salono de la alternativa modo en Parizo raportas Kitaro Ibilisi, dum Elena Grisafi partumas kun la legontaro sian preskaŭ halucinan sperton en Rumanio, en animalisma engaĝo kontraŭ la sovaĝiĝo de hejmbestoj.

Du viroj kontribuas al "Femina" n-ro 8: Leendert C. Deij pri la demando de ekscizo kaj rolfo pri la zen-filozofio. Parte viran temon alfrontas Klara, ree pritraktante prostitucion. Kaj la psikon de mezeŭropa junulo esploras la rakonto "Roberto la eksperto" de Berta Lenard.

La revuon posedas Feminisma Esperanta Movado, eldonas kaj administras LF-koop, tra kiu ĝi estas abonebla kontraŭ 22 eŭroj jare: <lf-koop ĉe esperantio.net>. Ĉefredaktoro: Perla Martinelli; grafika asisto de Rolf Ernst.

[HeKo 315 8-B, 19 nov 06]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0132 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0461 s s 
  Total: 0.0593 s s