Esperanta Civito

Zamenhofa Festo ĉe Ledenika

Trideko da esperantistoj el la urboj Gorna Orjahovica, Karlovo, Loveĉ, Trojan kaj Vraca festis la Tagon de la Esperanta Kulturo kaj la naskiĝan datrevenon de Ludoviko Zamenhof, je 15 kaj 16 decembro 2012 en la naturamika domo de la turisma komplekso “Ledenika”, en la montaro de Vraca.

Prelegis s-ino Sneĵinka Angelova, prezidanto de Esperanto-Societo “Sukceso” en Vraca, sen. Ljubomir Trifonĉovski, ĉefredaktoro de “Literatura Foiro”, s-ino Vanja Ĵeljazkova, el la historia muzeo de Vraca, kaj prof. Boĵidar Leonov, prezidanto de Bulgara Esperanto-Asocio.

Dum la bankedo prezidanto Leonov transdonis la banderolon de honora membro de BEA al Sneĵinka Angelova, pro ŝia longjara aktivado kaj okaze de ŝia 70-jariĝo. Por la bona etoso kontribuis la kantistina triopo "Espero" el urbo Trojan.  

La partoprenantoj en la festo vizitis la kavernon “Ledenika” kaj la historian muzeon de Vraca.

Ĉar en la naturamika domo estis ankaŭ grupo de junaj skoltoj kaj en ili vekiĝis intereso al nia lingvo, estas planitaj dum la sekva monato prelegoj de esperantistoj el Vraca.

[HeKo 522 4-B, 17 dec 12]



Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0138 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0424 s s 
  Total: 0.0563 s s