Esperanta Civito

TEJO kiel parto de UEA? Historia paradokso


Naskite el la SAT-medio en Nederlando (1938), TJO fariĝis la junulara sekcio de UEA sub la nova siglo TEJO meze de la 1950aj.

Junulara movado ene de pli aĝa movado kutime produktas la regontaron de la pli aĝa. Nur kiam tio okazas, efektive ni povas paroli pri plena integriĝo. Sed tio realiĝis nur per la dua generacia ondo en TEJO (post la unua ondo kun fratoj Minnaja, Ed Borsboom kaj aliaj), kiam la ĉefaj estraranoj de TEJO nomiĝis Humphrey Tonkin, Hans Bakker, Miĉjo Maitzen, Ulla Luin ktp. La plej konata kaj strategie influa el ili (Tonkin) fariĝis la prezidanto de UEA post Ivo Lapenna, kaj la plej influa estrarano dum la longa periodo de la lapennismo sen Lapenna (centralisma kaj desuprisma strukturo kun prioritata kaj neŭtrala rilatado al UN). Historiografie oni nomas ilin la Tyresö-generacio.

La tria generacia ondo (kun Renato Corsetti, Flóra Szabó-Felsö, Michela Lipari kaj aliaj) praktike asimiliĝis al la dua: en TEJO la tiresismo daŭris pli-malpli ĝis Raŭmo. Kaj la homoj de tiu tria generacio ankoraŭ akceptis, aŭ eĉ aspiris, gvidi la pli aĝan organizon.

Raŭmo inaŭguras tutan vicon de novaj generaciaj ondoj: tiuj kiuj ne akuŝos UEA-prezidantojn aŭ gravajn UEA-gvidantojn entute. La raŭmistoj engaĝos sin aliloke, kaj kulture kaj organize, trovante la naturan vojon al la Esperanta Civito, kun sia modelo de federisma kaj desubisma strukturo nek prioritate nek neŭtrale rilata al UN. La sam- kaj postgeneracianoj nur escepte (kaj superante fortajn rezistojn) iĝos UEA-gvidantoj: tipa ekzemplo estas Amri Wandel. La ne raŭmistoj el TEJO ie marĝeniĝis, ĉu pro la vivo ĉu kultivante sian ĝardenon (ekzemple batalante por la sendependiĝo de Katalunio, ekster kaj eĉ kontraŭ UEA).

Iom post iom la bredejo de la UEA-regantaro fariĝis la UK-organizantoj (korea, aŭstralia, israela), la ankoraŭ recikleblaj Tyresö-anoj (laste Probal Dasgupta) kaj roterdamaj eksdungitoj (unuafoje, eble, tia estos la prezidanto elektota en Islando, Mark Fettes).

La kulminon de la integriĝo de UEA kaj TEJO signis la Interkonsento de Belgrado (1973), pro kiu la CO de UEA iĝis samtempe la CO de TEJO. La interkonsento estis tamen malfacile aplikebla, kaj fine forgesita. Leviĝis pli kaj pli laŭtaj voĉoj por plena sendependiĝo de TEJO, almenaŭ por ĝia akiro de propra jura personeco, por ne plu koincidi kun UEA. La unua grava paŝo tiudirekte estis aprobita dum la kongreso en Asizo (1997), jaron antaŭ la unua Forumo por la Esperanta Civito. Ĝis hodiaŭ tamen la decido de Asizo estas neplenumita: malgraŭ kontraŭaj anoncoj, TEJO ne havas juran personecon; ĝi estas parto de UEA, kvankam ĝiaj eksaj kadroj ĝenerale ne engaĝas sin por UEA. Paradokse, TEJO apartenas al UEA, sed TEJO ne sentas sin ripo de UEA (eĉ malgraŭ la nomo de la nuna prezidanto, kiu en la pola rilatas al ripo).

(Giorgio Silfer)

Legu pli en Heroldo de Esperanto

[HeKo 522 6-A, 22 dec 12]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0830 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0336 s s 
  Total: 0.1165 s s