Esperanta Civito

La TEJO-Estraro informita pri Pasvorta Reto

La Kapitulo de la Esperanta Civito, pere de unu el siaj membroj, oficiale prezentis al la Estraro de Tutmonda Esperantista Junular-Organizo la projekton "Pasvorta Reto", nome la esperantan tempobankon.

"Ni petis renkonton kun la ĉeestanta plimulto de la TEJO-Estraro, okaze de la 4a Junulara Esperanto-Semajno en Naŭmburgo, ĉar la Esperanta Civito ne deziras doni la impreson ke ĝi iel piratas la ideon de Pasporta Servo, kiel planas aŭ eĉ jam faras aliaj" klarigas sen. Giorgio Silfer. "Pasporta Servo trairas tre delikatan momenton, interalie pro la negativa atento pri TEJO fare de skandalgazeto, kiu kvazaŭ predikas pri supozata agonio de la junulara organizo. La Kapitulo esperas ke PS revigliĝos, same kiel okazis por la, dum certa tempo, lamanta revuo Kontakto".

La celo de la renkonto estis informi pri kio estas tempobanko, kiel ĝi funkcios kaj kiel ĝi povus utili al TEJO. La estraranoj atente aŭskultis, vizitis en antaŭpremiero la konstruatan retejon kaj demandis pri detaloj, interalie kie okazas la programado kaj kiu havis la ideon pri la nova iniciato.

Kiam temis pri konkreta demando (kiel TEJO rilatu al Pasvorta Reto), la respondo estis nuancita: ekzistas gamo de opcioj inter kiuj TEJO povas elekti. La plej simpla estas transdoni la informon al la TEJO-anaro kaj al PS-anaro, tiel ke interesatoj mem decidu ĉu aliri la servon kaj eventuale aliĝi al la tempobanko. La plej vasta estas trovi sinergion inter la du iniciatoj, tiel ke, en la bedaŭrinda kazo de definitiva paneo de PS, ĝi estu almenaŭ parte lokebla en la novan iniciaton.

La TEJO-estraranoj komprenis, ke Pasporta Servo nur parte koincidus (cele kaj enhave) kun la lanĉota Pasvorta Reto: ne temos pri klonaĵo de io jam ekzistanta, sed PS povus esti parto de pli ampleksa produkto. Kompreneble, se TEJO intervenus ankoraŭ en la nuna fazo, eblus redakti la aplikan reglamenton en maniero absolute konvena al ĝiaj interesoj: ekzemple, kiel TEJO kundecidu pri la nomumota retestro.

La renkonto disvolviĝis en pozitiva etoso. Sendepende de la eventuala partopreno de TEJO en la projekto, por la Kapitulo jam gravas, ke la projekto mem ne estu konsiderata kiel nelojala konkurenco al Pasporta Servo.

[HeKo 523 4-C, 2 jan 13]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.4863 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0444 s s 
  Total: 0.5307 s s