Esperanta Civito

Konkurso por traduko de Aleko Konstantinov

Esperantista Domo de kulturo " D-ro Ivan Kirĉev" – Razgrad, okaze de la 150-jariĝo de fama bulgara verkisto Aleko Konstantinov (1863-1897), anoncas konkurson por traduko de fragmento el lia plej populara verko "Baj Ganjo Balkanski" el la bulgara en esperanton.

La rekomendo estas traduki la duan ĉapitron “Baj Ganjo en la operejo", ĉar ĝi ne estas longa, tamen tre amuza. Se iu partoprenanto deziras traduki alian fragmenton, tion bonvolu fari.

Limdato por sendo de la tradukaĵoj estas 20 februaro 2013 al la retadreso <esperanto_razgrad ĉe mail.bg>. La tradukaĵoj devas esti subskribitaj nur per pseŭdonimo, kaj la nomon kaj la adreson de la tradukinto kun ties uzita pseudonimo bonvolu sendi al alia retadreso: <ekra_razgrad ĉe mail.bg>. La rezultoj estos anoncitaj dum la planita literatura vespero, dediĉita al la verkisto fine de februaro. La premiitaj tradukaĵoj estos publikigitaj en la ĉi-jara bulteno “Esperantista tribuno” kaj eventuale en aliaj esperantaj revuoj.

HeKo aldonas: Unuan fojon parto el “Baj Ganjo Balkanski”, nome la ĉapitro “Baj Ganjo vojaĝas” aperas 1925 en “Bulgara Antologio” sub la editorado de Ivan Krestanov kaj kun la kunlaboro de Kolomano Kalocsay. Fakte temas pri la dua nacia antologio en nia lingvo, post la kataluna.

[HeKo 524 8-B, 22 jan 13]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0134 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0434 s s 
  Total: 0.0568 s s