Esperanta Civito

La unua esperanto-fabelo kiel Kamishibai

Kamiŝibajo estas formo de migra teatro originanta el Japanio. En ĝi gravas kaj la teksto kaj la bildoj. En esperanto ne ekzistis tiaj dramoj, ĝis antaŭ kelkaj tagoj Giorgio Silfer originale verkis la unuan, por kiu li serĉas nun desegniston (necesos dek ok koloraj bildoj). Tiu ĉi spektaklo estas tiel nova ĝenro en Esperantio, ke necesas enkonduki neologismon por la specifa scenejeto ("Butai" en la japana): d-ro Silfer proponas la terminon "kasteledo".

La unua kamiŝibajo en esperanto estas fabelo por plenkreskaj infanoj kaj infanaj plenkreskuloj. Ĝin inspiras la fabelo de Neĝulino, sed en tute alia interpreto: la sep nanoj estas la materiiĝo de la sep timoj de Albaniva. Tial, ekzemple, Grumblulo estas la timo pro la maljuniĝo, kaj Folulo estas la timo pro la malĝojo kaj melankolio. Giorgio Silfer parte uzas la malnovajn parte inventas novajn nomojn por la nanoj.

"Albaniva kaj ŝiaj sep nanoj" rakontas la historion de bela virino, jam kvardekjara sed ankoraŭ sentimente nematura. Apud Albaniva kaj la nanoj, ni renkontas la princon (kun tute alia rolo ol en la tradicia rakonto pri Neĝulino) kaj la malican sorĉistinon, kiu fakte estas la materiiĝo de la orgojlo de Albaniva. Temas do pri psikologia rakonto, kun intime melankolia filigrano, kaj kun neatendita fino.

Ne la unuan fojon Giorgio Silfer utiligas la arketipojn de Neĝulino: ankaŭ en "La vorta klaso", sukcese prezentita de bulgaraj kaj pola geaktoroj, kaj disponebla en filmo, la protagonistino nomiĝas Sneĵina (Neĝulino en la bulgara), kaj la pli-malpli frenezaj esperanto-gelernantoj estas entute sep.

Premiero de "Albaniva kaj ŝiaj sep nanoj" okazos, se jam pretos la desegnoj, dum la Internacia Junulara Festivalo en Ostuni (Italio), dum la paska semajno ĉi-jara. Al IJF la aŭtoro estas jam invitita kiel preleganto kadre de la festivala temo.

[HeKo 525 4-A, 29 jan 13]

 

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0195 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0439 s s 
  Total: 0.0635 s s