Esperanta Civito

OIK-bibliotekistino trejnata en KCE

Kadre de direktivo Rogora pri Komuna Integrita Biblioteka Sistemo, la direktorino de Landa Fremdlingva Biblioteko (OIK) en Budapeŝto komisiis al Kultura Centro Esperantista en Svislando trisemajnan staĝon por la bibliotekistino kiu zorgas pri la tieaj esperantaĵoj, interalie la fama Fajszi-kolektaĵo. La staĝo atingis la lastan semajnon.

La bibliotekistino, f-ino Anikó Nemes, ricevis esperantologian formadon fare de c-anoj Francisko Degoul kaj Giorgio Silfer. Ŝia lingva nivelo tamen aperis dekomence tro malalta por iri pli profunden ol enkonduka preparo. Aliflanke, nun ŝi estas lingve kaj kulture multe pli kompetenta ol antaŭe.

Dum sia restado f-ino Nemes interalie vizitis la Centron de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia (CDELI) en la urba biblioteko de Ĉaŭdefono. Krome ŝi ordigis la hemerotekon de KCE kaj komencis la komputigadon de la sliparo de la lerneja biblioteko de KCE. Bedaŭrinde ŝia farto ne estis perfekta, kaj ŝi bezonis ankaŭ kontrolon en hospitalo, inkluzive de elektrokardiogramo.

Dum kultura monatfino la bibliotekistino prezentis OIKon al tre atenta publiko, kaj kontribuis al debato pri la esenco kaj estonteco de esperanto-bibliotekoj, pri kiu raportas la februara numero de "Literatura Foiro".

Post ĉi tiu staĝo OIK, kiu jam ĝuas la deponrajton laŭ direktivo Rogora, povus aspiri al gvida rolo en la sama kadro. Tion esperas, kadre se sia celaro, Fajszi Amika Rondo, kies kunordiganto, c-ano d-ro György Nanovfszky, kun la helpo ankaŭ de la vickunordigantino, sen. Anna Bartek, aparte engaĝis sin por la sukceso de la staĝo.

[HeKo 525 7-B, 4 feb 13]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0160 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0411 s s 
  Total: 0.0571 s s