Esperanta Civito

Foriris la lasta el la "iberianoj"

Miguel Gutierrez Aduriz, konata kiel verkisto (kaj aprezata precipe en sciencfikcio) sub la pseŭdonimo Liven Dek, eksiĝis de la Akademio de Esperanto. Li estas la lasta el la "iberianoj" restinta en la Akademio: Gonçalo Neves faris tie efemeran aperon, dum Jorge Camacho, ĵus reelektita en 2001, eksiĝis nur post kelkaj semajnoj.

En la kazo de Neves temis pri ne reelekto (poste li mem konvertiĝis al Ido), en tiu de Camacho pri reago post la ruino de la burokrata sistemo en Roterdamo, kie li havis amikojn (aŭ komplicojn). Ne estas konataj la motivoj de Gutierrez, homo karaktere pli ekvilibra ol la du menciitaj.

Aliflanke, Camacho kaj Liven Dek plu membras en la preskaŭ fantoma Akademio Literatura de Esperanto (prezidanto: Mauro Nervi), laŭ ies difino "la maksimuma reprezentanto de la esperanto-literaturo". Efektive, la sola legitime agnoskita reprezentanto de esperanto kiel literatura lingvo estas la Esperanto-Centro en PEN Internacia (sed oni scias pri la sistema prisilentado kaj eĉ mensogado de antiraŭmistoj).

Kvankam ne mankas valoraj hispanistoj en la nuna Akademio de Esperanto, restas plu neniu denaska reprezentanto de la kastilia, la dua plej parolata lingvo en la mondo, post la ĉina. Eĉ neniu alia iberia lingvo (kataluna, eŭska, galega, portugala) estas reprezentata, se escepti la akademian prezidinton, Geraldo Mattos en Brazilo. Cetere, la membrolisto de la Akademio (sekretario: Renato Corsetti) daŭre enhavas la nomon de s-ro Gutierrez, sed ankaŭ tiujn de tri ne tute freŝaj mortintoj. Intertempe estus okazanta la renovigo de la triono.

[HeKo 525 9-A, 8 feb 13]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0169 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0420 s s 
  Total: 0.0589 s s