Esperanta Civito

Sukcesa prezento de Anjo Amika en Moravio

Anjo Amika daŭre partoprenas en lokaj kaj en transnaciaj aranĝoj, sukcese disvastigante la muzikan kulturon en esperanto. Baldaŭa gastino de la SAT-Amikara kongreso en Francio, ŝi partoprenis lastan semajnfinon en la unua Lerneja Balo, ĉe la belega salono de la kulturdomo de Bartoŝovice (Ĉeĥio).

Post la salutvortoj de la direktorino de la lernejo,  artdancistoj prezentis dancojn, kiel valson, tangon, polkon. Post ili, surloka muzikgrupo ludis konatajn melodiojn, kanzonojn: la kantisto verve, bonege kantis.

Post la dancistoj venis la vico por Anjo Amika, kiu kiel unuan kanton prezentis moravian popolkanton -- Tece voda tece / Fluas akvo, fluas -- en esperanto. Post la kanto ŝi ricevis grandegan aplaudon. La dua kanto estis aŭskultebla en la hungara -- ĉar multaj ne kredis pri Anjo, ke shi estas hungarino -- Por vidi la mondon. La trian kanton Anjo interpretis en esperanto, lau peto de la invitintoj, Kvankam ni rivinas. Shi havis grandegan sukceson kaj jam estas reinvitita en majo al duone esperanta, duone moravia aranĝo, kie shi kantos nur en esperanto.

La balo daurxis ĝis auroro, en bonega etoso. Unu dancanto kaptis Anjon, ĵetante supren ŝin du fojojn. Alian fojon denove la sama dancisto kaptis ŝin por fari dancfigurojn kun ŝi.

Dankon al la direktorino Ĵana, kaj al Pavol Kaŝĉak pro la invito al tiu balo, kies enspezo iras al la lernejo por aĉeti pli modernajn lernilojn. Anjo eksciis, ke ŝia kontribuo estos kandidatigota al la premio Cigno de UEA.

[HeKo 527 3-A, 26 feb 13]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0145 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0426 s s 
  Total: 0.0571 s s