Esperanta Civito

Naturamikaro asembleis post grandioza jaro

Esperanta Naturamikaro asembleis antaŭhieraŭ ĉe la Esperanto-Domo en Andaluzio, sub la prezido de sen. Julio Herrero, aprobante la raportojn pri 2012.

La Asembleo konstatis, ke la pasinta jaro restas en la historio de la Asocio pro la akcepto en la sino de Naturfreunde Internationale (unusola por la tuta Hispanio), kaj pro la sukcesa inaŭguro de la naturamika Esperanto-Domo, kiu ne apartenas al ENa, sed estas ĝia sidejo. Tion akompanis publikrilata aktiveco ĉe la diversaj aŭtoritatoj. Rimarkinda estas ankaŭ la retejo prizorgata de la vicprezidanto.

La asocio fermis la jaron 2012an kun profito de 1.219,40 CHF, el kiu necesas tamen subtrahi fakturon pagendan al la Naturamika Domo de Grindelvaldo pro NAS 2012. Entute estas dudek efektivaj membroj, plus kelkaj dekoj da simpatiantoj.

Interalie, la Asembleo aprobis la dokumentaron liverotan al la Magistrato de Malago por ke ENa estu registrita kiel subvenciinda asocio. Ĝi aprobis ankaŭ la blazonon de ENa: baze, ĝi estas egala al tiu de la Esperanta Civito, sed en la verda duono situas la blazono de NFI. S-ino Milagros Abad estis alelektita kiel vicrevizoro. Pri la preparo de inform- kaj varbfolioj: la Asembleo komisiis la prezidanton kaj la sekretarion, laŭ la jam preparitaj plus la promeso de subvencio el Vieno (NFI-centralo) por faldfolio en la hispana kaj esperanto.

[HeKo 527 7-B, 3 mar 13



Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0143 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0463 s s 
  Total: 0.0606 s s