Esperanta Civito

La 8an de marto 2013 en Esperantio


La 8an de marto 2013 civitanino Perla Martinelli finredaktis la printempan numeron de la revuo "Femina", jam la 31an eldonotan.

La 8an de marto 2013 civitanino Marie-France Conde Rey preparis sin por ĉeesto en la internacia kinfestivalo de filmoj reĝisoritaj de virinoj, okazanta ĉiujare en marto apud Parizo. Ŝi iros kiel korespondanto de "Femina" kaj kiel prezidanto de Feminisma Esperanta Movado.

La 8an de marto 2013 civitanino Anna Bartek reverkis la unuan taskon asignitan en la prepara porkoresponda kurso por la Ateliero pri redakta kaj beletra kreivo, sub la aŭspicio de FEM. Aliaj virinoj estas laborantaj super tiu tasko.

La 8an de marto 2013 civitaninoj en Afriko kunvenis kaj korespondadis pri la rolo de la virinoj en Esperantio.

Tio estas la Esperanta Civito. La sola subjekto kiu efektive faras ion por ke la virinoj havu pli gravan rolon en Esperantio.

La Esperanta Civito estas la sola transnacia esperantlingva realaĵo prezidata de virino. Nek UEA nek SAT nek Akademio de Esperanto iam ajn estis prezidataj de virino. La sola escepto estas TEJO (jam en 1973 per Flóra Szabó Felsö) -- sed TEJO jure ne ekzistas... Ĉiukaze, el la TEJO-medio fontis la Manifesto de Raŭmo.

Faktoj de raŭmismo, ne fantazioj de finvenkismo.

[HeKo 528 3-C, 8 mar 13]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0131 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0402 s s 
  Total: 0.0533 s s