Esperanta Civito

Kial "Libera Folio" atakadas la junularon?

"Libera Folio" naskiĝis en 2003 kiel neoficiala organo de la opozicio interna al Universala Esperanto-Asocio, subtene al la bullerismo kaj kontraŭ la tiama prezidanto de UEA. La rekta interkonsento de la UEA-estraro kun s-ro Osmo Buller, kiu printempe 2004 rekondukis lin al Roterdamo ĝis pensiiĝo, drivigis ĝin al la malnobla rolo de skandalgazeto. Nu, "popol' ni estas, ne movado nura": normale ke ankaŭ en Esperantio ekzistas flava gazet(ar)o...

Tamen la origina rolo certagrade restis. Sufiĉas analizi la enhavon de LibFol, por kompreni ke ĝi zorgeme evitas kritiki la direktoron kaj la Centran Oficejon, neniam menciante (i)liajn fiaskojn (ekz. la filmĵurnalon "UEA Viva"), kaj ĉiam atakante, kiam eblas, la kontraŭan flankon (veran aŭ supozan). Nur por eta komparo pri ĵurnalisma etiko: en HeKo oni ja informas pri tiu fiasko, sed antaŭe oni informis pozitive pri la iniciato.

Kelkfoje LibFol orkestras kampanjojn, kiel kontraŭ Stano Marĉek redaktoro de la UEA-organo: tiaj kampanjoj neniam malkongruas kun la inklinoj de la direktoro, vidu la hazardon. Ni memoru ke, reveninte al la oficejo konvaleske, kun la kuracista ordono labori nur unu tagon semajne kaj plenumi nur la plej agrablan, s-ro Buller tuj faris komunikon al la Komitato pri membrostatistiko, kun la surpriza konkludo ke UEA perdadas membrojn esence pro la redakta laboro de s-ro Marĉek... Pri la eventuala maldungo de Marĉek komparu la informan stilon ĉe HeKo.

Unu el la konstantoj de LibFol estas ataki Tutmondan Esperantistan Junular-Organizon, emfazante ĝiajn feblajn punktojn, ekz. la (partan) misfunkciadon de Pasporta Servo. La artikoloj kontraŭ TEJO en LibFol estas ja pluraj, eĉ multaj.

La lasta atako ŝajnas ne koncerni rekte TEJOn, sed Israelon. Tamen ĝi efikas negative precipe al du kongresoj okazontaj tie, el kiuj la pli grava estas Internacia Junulara Kongreso. La politika efiko mem de la atako kontraŭ Israelo efektive egalas nur al "piso de kulo en la Balta maro", laŭ sprita esprimo forĝita en la lando kie naskiĝis la direktoro. Ni rimarku ke s-ro Buller preskaŭ neniam distanciĝas de iuj asertoj en LibFol, kaj ke li oficiale pledis kontraŭ la okazigo de Universala Kongreso en Tel-Avivo, antaŭ dek kvar jaroj. Cetere, la atakoj de LibFol kontraŭ Israelo tute ne estas novaĵo.

Kial LibFol ne ŝatas TEJOn? Se adicii la suprajn faktorojn, oni deduktas ke temas pri malŝato komuna al iu(j) en Roterdamo. Ĉu ekzistas tamen konkreta pruvo? Ne estas mistero ke la estraro de TEJO havis problemojn kun Roterdamo. Krom la eterna demando pri la jura memstareco, obstaklata ĝuste de la burokrata aparato, ekzistas diversaj precedentoj. La plej grava okazis dum la UEA-prezido de c-ano Kep Enderby, kaj koncernis denuncon de TEJO-estraranino kontraŭ UEA-dungito pro (sam)seksa molestado al IJK-anoj. La afero glisis de la TEJO-estraro al tiu de UEA (plia damaĝo de la manko de jura memstareco), kondukante al terura interna krizo pro personaj kialoj. La krizo epilogis per amasa maldungiĝo en aŭgusto 2001; kiu trenis plurajn eksiĝojn de UEA kaj eĉ unu el la Akademio de Esperanto, kvankam ĵus reelektita (Jorge Camacho).

La ĉefa manko de skandalgazeto ne estas la evito doni la parolon al la kontraŭa flanko (vera aŭ supoza, kiel okazas en la atakoj pri la Esperanta Civito), sed en redakcia konduto esence influata de personaj kialoj, kaj ne de la etiko informi objektive la publikon. Tie ĉi la ĉefa respondeco evidente apartenas al la redaktoro, nome Kalle Kniivilä.

La redakcio de HeKo esprimas ĉi tie plenan solidarecon al TEJO kaj al la organizantoj de esperanto-kongresoj en Israelo.

[HeKo 528 4-A, 9 mar 13]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0141 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0421 s s 
  Total: 0.0562 s s