Esperanta Civito

ALTE-konferenco en Salamanko: KCE alestas

Ekis hodiaŭ la 43a ALTE-konferenco, organizita de la universitato en Salamanko kunlabore kun la Asocio de LingvoTestistoj Eŭropaj. Kiel kutime, ĉe la fakaj laborgrupoj esperanto estas reprezentata (nur) de Kultura Centro Esperantista, kiu iom post iom spertigas siajn kunlaborantojn rilate la ALTE-medion: gec-anoj Marco Cattaneo kaj Marie-France Conde Rey ĉeestis la lastajn konferencojn, ĉi-foje reaperis la nuna prezidanto de KCE, c-ano Giorgio Silfer, akompanate de prezidintino, c-ino Perla Martinelli.

La ĉeftemon de la konferenco ilustris prof-ino Inmaculada Borrego: "La lingvotaksado por adoltoj kadre de la konstanta edukado". La laborsesioj, specife la laborgrupoj, tuŝis interalie la problemaron de enmigrintoj, la interkulturajn demandojn, la trejnadon de instruistoj kongrue al la lingvotestado laŭ KEFR.

Nia delegito intervenis kadre de la studa sesio pri interkulturaj demandoj, gvidata de prof. Michael Byram. Li specife levis la problemon de la rilatoj inter lingvaj minoritato kaj majoritato en la sama areo. La preleganto glisis pri la setlaj minoritatoj, dediĉante sian atenton nur al la enmigrintoj, kaj emfazante ke ili klopodas kiel eble plej distanciĝi de sia origina kulturo (almenaŭ laŭ lia sperto).

La kontrasto inter etnocentrismo kaj pli aperta sinteno estas aparte aktuala en Hispanio, pro ĵusa verdikto de tribunalo en Katalunio, favora al la uzo de la kastilia en la eduka sistemo. Sed la problemo praktike ne estas traktata dum la konferenco.

Legu pli en Heroldo de Esperanto

[HeKo 530 4-B, 17 apr 13 ]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0137 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0435 s s 
  Total: 0.0573 s s