Esperanta Civito

La skizofrenio de la "bonlingvanoj"


Spite al siaj (mal)bonaj intencoj, la subtenantoj de la "bona lingvo" ankoraŭ ne sukcesas komplete kontroli la Akademion de Esperanto: ne sufiĉis la kooptado de kelkaj "bonlingvanoj" (ironie difinitaj "ŝtonlingvanoj"), laŭ propra difino subtenantoj de "Tutmondeca Esperanto".

Kiu estas la prezidanto de la faka grupo "Tutmondeca Esperanto", kie plej aktivas ak. Renato Corsetti kaj lia edzino ak. Anna Löwenstein? S-ro Johan Derks el Nederlando. Jen specimenoj el la kampanjo kiun li entreprenis lastatempe kontraŭ la Akademio, kies sekretario-kasisto estas Corsetti mem (kaj samtempe li estis, dum jaroj, UEA-prezidanto). La legantoj mem juĝu, ĉu temas pri kazo de skizofrenio en tiu partio, aŭ ĉu insidas iu manovro de la bonlingvanoj mem.

La deklaroj de Johan Derks estas en publika diskutlisto.

15.4.2013, 18h18
Al mi estas granda iritiĝo, ke estraranoj de UEA pensas ankoraŭ havi tempon por posteni en la Akademio. Tio estas vere hontiga kaj devus ekzisti regulo, ke tia kombinaĵo ne estas permesita, per adapto de la artikolo 10.

17.4.2013, 16h25
La listo de membroj ĉi-supre, kiuj (se mi bone komprenas) ĉiuj membras en AdE pli ol tridek kvar jarojn, estas ŝoka! Mi jam skribis, ke kombini estraranecon de UEA kun membreco al la Akademio estas klara montro de malrespondeco, sed ankaŭ la fakto, ke homoj povas resti pli ol du aŭ tri periodojn en tiu elita klubo estas hontiga.

Ĉu vi volas pli da pruvoj pri la arĥaikeco de la Akademio? Membras en ĉi tiu listo 13 homoj: Berveling, Corsetti, Cramer, Dasgupta, Gbeglo, Kiselman, Kováts, Lindstedt, Minnaja, Mojajev, Moon, Prytz kaj Wennergren. (rezerve de mistrafoj pro nove elektitaj membroj aŭ nekonataj uzulnomoj). Tio signifas, ke 68% el 41 membroj ne estas interesitaj (au *estas tro maljunaj*; du ne havas retpoŝtadreson) por informiĝi pri aktualaj lingvaj problemoj (kiom ajn tedaj kaj malagrablaj la diskutado pri ili fojfoje estas).

19.4.2013, 12h15
Estas missituacio, ke (kiel mi skribis) du trionoj de la membroj de la Akademio ne legas ĉi tiun retdiskutliston, ke ne ekzistas limo je la periodo en kiuj akademianoj povas esti renomumitaj, ktp.

21.4.2013, 16h51
La homoj: Pietrzak, Dasgupta, Wandel, devus honti eĉ laŭ mia provizora juĝo ankaŭ Corsetti, Marĉek kaj Tonkin, ke ili okupas postenojn dum naŭ aŭ pli da jaroj,

22.4.2013, 16h00
Ankaŭ la fakto, ke homoj povas resti pli ol du aŭ tri periodojn en tiu elita klubo estas hontiga.

Porinforme: Johan Derks kandidatas por la estraro kaj por la Komitato de Universala Esperanto-Asocio. Antaŭen, la ŝtonlingvanoj!

[HeKo 830 8-A, 25 apr 13]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.1067 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0443 s s 
  Total: 0.1510 s s