Esperanta Civito

Israelo gastigis azian esperanto-kongreson

Spite al la kampanjo de 2013 ĉe la skandalgazeto "Libera Folio" kontraŭ esperanto-kongresoj en Israelo (kontraŭ Israelo mem jam okazis alia kampanjo en 2010), la 7a Azia Kongreso altiris al Jerusalemo pli ol 160 homojn el 26 landoj, laŭ raporto de s-ro Amri Wandel, prezidanto de E-Ligo Israela.

La 19an de aprilo okazis la solena inaŭguro, kiun partoprenis la vicurbestro pri kulturo kaj arto, s-ro Pepo Allo (ĉu Karleto Kiunivela enketos ĉe la estraro de TEJO pri la kopirajto de lia nomo?). La prezidanto de Universala Esperanto-Asocio, d-ro Probal Dasgupta, sendis salutmesaĝon, kaj same salutis Steruhiro Sasaki (Japanio) kaj Ruixiang Wang (Popola Ĉinio), prezidinto respektive prezidanto de la UEA-komisiono pri Azio. Estis anoncita la kunvoko de la 8a Azia Kongreso al Popola Ĉinio en 2016 (ĉu LibFol kampanjos ankaŭ por la homaj rajtoj en Ĉinio?). 

Interalie okazis dum la kongreso vigla debato pri paco en Mezoriento (prezidis d-ro Renato Corsetti) kaj ekskurso tra la religioj kaj epokoj de Jerusalemo. En la vesperoj okazis koncertoj de Kajto kaj JoMo (konata ankaŭ kiel poliglota kantisto kun anarkiisma kredo), danctrupoj israelaj kaj bunta internacia vespero.

Trideko da partoprenantoj antaŭkongresis en Jafo, Hajfo, Nazareto kaj Galileo, kvardeko postkongresis ĉe la Morta Maro, Eilat kaj Petra (Jordanio).

Estas preparata la Internacia Junulara Kongreso, okazonta ĉi-somere en Israelo.

[HeKo 830 9-A, 25 apr 13]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0168 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0434 s s 
  Total: 0.0602 s s