Esperanta Civito

KCE liberigita de la hereditaj debetoj

Kultura Centro Esperantista heredis, en 1999, pli ol 60.000 svisajn frankojn da ŝuldoj de la antikva reĝimo: nome, aĉetante la domon en Postiers 27, KCE (tiama prezidanto: Sonja Brun) transprenis la ŝuldojn de la vendanto (fondumo Gastejo Edmond Privat, tiama prezidanto: Mireille Grosjean) pro kelkaj kreditantoj en Esperantio.

Dum la postaj jaroj KCE liberiĝis de tiuj ŝuldoj, repage aŭ donace aŭ legace: restis nur unu kreditanto, Svisa Esperanto-Societo, kiu postulis ĉiujare la pagon de triprocenta interezo, donaconte tiun interezon al KCE mem.

Lastatempe la nuna prezidanto de KCE, sen. Giorgio Silfer, sukcesis varbi mecenaton, kiu donacis la tutan sumon por pagi la ŝuldon al SES. Danke al tiu anonima mecenato KCE estas nun liberigita de ĉiu ŝuldo heredita de la antikva reĝimo. La sumo (15.000 frankoj) estas deponita ĉe Fondumo Pro Esperanto, je dispono de la ĝenerala Kunveno de SES.

KCE estas tre solida esperanto-institucio en Svislando, sed kun transnacia karaktero. KCE administras la lingvotestan sistemon laŭ la Komuna Eŭropa Framo de Referenco, kaj tial ĝi membras en ALTE, Asocio de Lingvotestistoj Eŭropaj. KCE aktivas ne nur en Eŭropo: tri Afrikaj Esperantologiaj Semajnoj okazis jam en Lomeo (2005) kaj Buĵumburo (2007 kaj 2010), kvara estas planata por novembro 2013.

Inter la staĝoj regule okazantaj ĉe KCE estas menciindaj tiuj por Feminisma Esperanta Movado, por la Kabinda Respubliko, por la Landa Fremdlingva Biblioteko en Budapeŝto kaj por la Esperanta Civito.

Eblas aliĝi al KCE kaj individue kaj kolektive, el kiu ajn lando: informas kce ĉe esperantio.net aŭ ankaŭ nia redakcio.

[HeKo 531 8-B, 6 maj 13]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0170 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0455 s s 
  Total: 0.0625 s s