Esperanta Civito

Hungaraj diplomoj post 2006 ne plu ekvivalentas

Antaŭ du jaroj la fama "diplomfabriko" ITK en Budapeŝto transformiĝis jure al komerca societo kun limigita respondeco, kies unusola posedanto estas universitato ELTE. Malgraŭ tiu dependo, la institucio vivtenas sin per la propraj rimedoj: 92% per la ekzamenkotizoj kaj 8% per lingvokursoj. ITK situas en la sama konstruo ĉe la kvina distrikto kaj estas daŭre gvidata de d-ino Katalin Gáborjáni, kvankam ŝi emeritiĝis jam de kelka tempo.

La kvinmilo da esperanto-diplomoj disdonitaj ĉiujare de ITK (precipe al policistoj kaj poŝtistoj) ne kongruas kun la Komuna Eŭropa Framo de Referenco, spite al la blufado tiurilata fare de Universala Esperanto-Asocio, kiu pere de d-ino Katalin Kováts kaj d-ro Renato Corsetti funkciigas eksterlandan giĉeton de ITK en Esperantio, laŭ aparta kontrakto kun ITK. Tion konfirmis la gvidantoj de ITK mem, en hieraŭa renkonto kun d-ro Giorgio Silfer, prezidanto de Kultura Centro Esperantista, kaj d-ro György Nanovfszky, kunordiganto de Fajszi Amika Rondo.

La hungara esperanto-diplomo devas sekvi la normojn de la hungara ŝtato, kiuj estas aliaj ol tiuj de KEFR. Tiel longe kiel la ŝtata leĝo ne estos modifita, la diplomo de ITK kaj konsekvence tiu perita de UEA efektive ne plenumas la referencon de Konsilio de Eŭropo. Konsekvence je 31 majo 2013 ĉesos la akordo inter ITK kaj KCE, laŭ kiu eĉ la diplomoj donitaj post 2006 (al rezidantoj en Hungario) estis ekvivalentaj al tiuj de KCE laŭ la LingvoTesta Sistemo de la Esperanta Civito. Restas la ekvivalentigeblo laŭ direktivo Muhlemann por la pli fruaj diplomoj, same kiel por aliaj esperanto-institutoj (franca, germana, itala ktp) en Eŭropo.

Por orientiĝi pli detale pri la ITK-diplomoj sen. Silfer ekrilatis kun la du kunordigantinoj pri esperanto: Marta Kovács (unulingvaj ekzamenoj) kaj Palma Csiszár (dulingvaj ekzamenoj) -- ankaŭ ĉi tiu distingo ne kongruas kun KEFR. El renkonto kun la unua li ricevis plian konfirmon pri la malkongrueco kun KEFR. Malgraŭ tio la spertoj ĉe ITK estas interesaj kaj la rilatado KCE-ITK kadre de la Asocio de LingvoTestistoj Eŭropaj meritas disvolvon. Estas rimarkinde ke la eksterlandaj hungarinoj aktivaj por la eksterlanda giĉeto ĉe UEA (precipe d-ino Kováts kaj s-ino Zsófia Kórody) en ITK mem havas nenian rolon.

[HeKo 532 4-B, 16 maj 13] 

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.1892 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0422 s s 
  Total: 0.2314 s s