Esperanta Civito

Urbaj padoj proponotaj en Budapesto

Ĉi-monate spontane formiĝis en Budapeŝto, kadre de Fajszi Amika Rondo, naturamika rondeto, kiu unuafoje ekskursis sur la insulo de Szentendre kaj en la muzea vilaĝo apuda.

Je la alveno de la sekretario de Esperanta Naturamikaro, c-ino Perla Martinelli, tri partoprenintoj en tiu ekskurso havis rendevuon kun s-ino Zsusza Gados Töttösné, denaska esperantistino, kiu gvidas la budapeŝtan sekcion de la Naturamikoj en Hungario. La renkonto okazis ĉe la sidejo de la organizo, kaj havis oficialan karakteron, kadre de la strebo de ENa kontakti ĉiujn esperantlingvanojn ene de la naturamika movado internacia: en Budapeŝto mem ili estas kvin flue parolantoj.

S-ino Gados prezentis la situacion de la naturamika movado en Hungario, en kies sep sekcioj membras pli ol dek mil personoj. La delegacio de ENa, konsistanta ankaŭ el Anna Bartek, Imre Kerményfi kaj Giorgio Silfer, prezentis novan iniciaton: "Urbaj padoj". Temas pri ekskursaj itineroj en Budapeŝto, lige kun esperanto-eventoj kaj kulturhistorio. La unua el ili estas planita por la 2a de junio 2013, Tago de la Esperanta Lingvo.

Tiu unua urba pado celos unuavice la Esperanto-Parkon en la unua distrikto, kun la busto de Zamenhof kaj la apuda memorŝtono pri la 51a Universala Kongreso en 1966. Sekvos promenado al strato Nyúl 4, en la dua distrikto, kie vivis kaj verkis Kolomano Kalocsay (1891[1911]-1976), kun mencio pri kelkaj verkoj liaj. Poste al la Urba Parko, ĝis la Trafika Muzeo, kun memortabulo pri la 21a UK en 1929. De tie al strato Fiume (en Hungario la adriatikaj toponimoj havas italan nomon, ne slavan), apud la orienta fervoja stacio, por viziti en la tiea tombejo la tombon de Julio Baghy (1891[1911]-1967); la tombon pasintjare renovigis membroj de Budapeŝta Medicina Esperanto-Fakgrupo.

S-ino Gados esprimis aprezon pri la iniciato kaj jam notis en sia agendo la tagon de la dua "urba pado", dimanĉon la 1an de septembro 2013.

[HeKo 533 5-B, 31 maj 13]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0132 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0752 s s 
  Total: 0.0884 s s