Esperanta Civito

Unua fiota teksto en esperanta alfabeto


Komisiitoj de la Kabinda Respubliko kaj de la Lingva Komitato de Esperantio laboris ĉi-semajne por difini la aplikon de la esperanta alfabeto al la fiota lingvo, la oficiala de Kabindo.

La alfabeto konsistas nun el 23 literoj (egalaj al la esperantaj): a, bo, co, ĉo, do, e, fo, go, ho, i, jo, ko, lo, mo, no, o, po, so, to, u, ŭo, vo, zo. Kelkaj el ili (kiel ĉo kaj fo) estas malofte uzataj. En transira fazo eblos surogataj literoj: ikso por ĉo, ipsilono por jo, duobla vo por ŭo.

La egaleco de la alfabeto ne signifas la ekvivalenton de la fonetikaj sistemoj: ekzemple, en esperanto ŭo principe ne situas antaŭ vokalo (tiam ĝi iĝas vo: svahila), sed en la fiota ĝi estas pli libera (sŭahila). Krome, se ĉiuj fonemoj de la fiota ekzistas en esperanto, ne okazas la inverso: en la fiota mankas ĉiuj afrikatoj, escepte de ĉo (ĝis nun skribita: nsi).

La lingvo gardas oksitonecon, sed iuj vokaloj longiĝas, kaj pormomente oni indikas tion per apostrofo antaŭ la vokalo: ekzemple "j'andi" (li/ŝi: la fjota pronomo de tria persono kondutas kiel en la finn-ugraj lingvoj).

Fine de la laboro naskiĝis la unua rakonto originale en la fiota laŭ la esperanta alfabeto. Jen ĝi:

Kipŭanza kieti badika je bisona biandi  / Libero startas per propra alfabeto

Muna mbadukulu kŭakala dikanda dimosi, ŭuzola kubaka kipŭanza kiandi. Mutubi bipa ŭajuvula basi ĉi: "Budi tulenda bakila kipŭanza kieto, ti mbembo eto jidiandi na bisona, muku sonika jau?"

En la komenco estis popolo kiu volis sian liberon. Grioto diris al la civitanoj: "Kiel esti libera, se via lingvo eĉ ne havas alfabeton, por skribi ĝin?"
Au commencement il y avait un peuple qui voulait sa liberté. Un griot a dit aŭ citoyens: "Comment être libre, si votre langue n'a même pas d'alphabète, pour l'écrire?

Monketo mosi munkati dikanda ŭa mukamba bŭabu: "Tu kamba kipa kimosi kiambote, je tu sonikina kiau."
Virino el la popolo diris al li: "Rakontu al ni belan historion kaj skribu ĝin por ni."
Une femme du peuple lui a dit: "Compte-nous une belle histoire et tu nous l'écris."

Je buna mutubi bipa ŭatambula muku bakamba kipa kimosi boso bŭabu: "Muna mbadukulu Nzambi ŭasema zulu je ntoto..."
Kaj la grioto akceptis la taskon kaj komencis: "En la komenco Dio kreis la ĉielon kaj la teron..."
Et le griot accepta la tâche et il commença: "Au commencement Dieu créa le ciel et la terre..."

Vambanunu kipa kiandi, ditoko dimosi ŭajoluka boso bŭabu: "Kipa kiaku kia mbote bene. Me budi tulenda diana evo kusa kiminu, ke mbembŭeto jilenda zolakana kudi Nzambi?"
Fine de la rakonto, knabo parolis tiele: "Via rakonto estas tre bela. Sed kiel ni povas kredi, ke nia lingvo plaĉas al Dio?"
A la fin de la narration, un garçon a parlé comme ça: "Ton compte est très beau. Mais comment nous pouvons croire que notre langue plait à Dieu?"

Buna mutubi bipa ŭu vutula mvutu jaji: "Mu nkanda Nzambi mŭena kisona kimosi kilutidi nlongo: ji kisona kia B (bet), bila mukanda Nzambi ŭatonina mudiambu <Bereŝit bara>. Mu mbembŭeno pe mŭena kisona kia nlongo: ji M (mo), bila munkanda Nzambi ŭatonina mudiambu <Muna mbadukulu>.
Tiam la grioto donis ĉi tiun respondon: "En la libro de Dio estas litero plej sankta: la litero B (bet), ĉar la libro de Dio ekas per la vortoj <Bereŝit bara>. En via lingvo ankaŭ estas litero plej sankta: la litero M (mo), ĉar la libro de Dio ekas per la vortoj <Muna mbadukulu>."
Allors le griot donna cette reponse: "Dans le livre de Dieu il y a une lettre qui est la plus sainte: la lettre B (bet), parce que le livre de Dieu commence par les mots <Berechit bara>. Dans votre langue aussi il y a une lettre la plus sainte: la lettre M (mo), parce que le livre de Dieu commence par les mots <Muna mbadukulu>.

Je mŭana munketo mosi ŭjuvula ntubi bipa: "Bŭeto tulenda telamana evo lekilakiminu vo bisona bieto bilenda zolakana kŭa Nzambi?"
Kaj knabino demandis al la grioto: "Kiel ni povas fidi ke nia alfabeto plaĉos al Dio?"
Et une fillette demanda au griot: "Comment on peut croire que notre alphabète plaira à Dieu?"

Je mutubi bipa ŭu vutula mvutu jaji: "Bila bisona bieno bia mbembŭeno bisiko ve, buna mfŭeni kusadila bisona bia mbembo mosi jinkaka ji salulanga beni mumakanda moso ma nza ji vimba. Diadi dina zolakana kŭa Nzambi."
Kaj la grioto respondis: "Ĉar la alfabeto de via lingvo ne ekzistas, mi uzos la alfabeton de lingvo kreita por ĉiuj popoloj de la mondo. Tio plaĉos al Dio."
Et le griot reponda: "Comme l'alphabète de votre langue n'existe pas, je utiliserai l'alphabète d'une langue conçue pour tous les peuples du monde. Cela plaira à Dieu."

Mudiambu bediodio ke bisona bia mbembo kifiote, mbembo ji Kabinda, ji bedi ku mbembo Esperanto.
Pro tiu kaŭzo la alfabeto de la lingvo Fiote, la lingvo de la kabindanoj, venas de la lingvo Esperanto.
Pour cette raison l'alphabète de la langue Fiote, la langue des cabindais, vient de la langue Esperanto.

(verkis Joël Batila, laŭ inspiro de Giorgio Silfer)

Legu pli en "Literatura Foiro"

[HeKo 535 3-C, 27 jun 13]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0047 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0389 s s 
  Total: 0.0437 s s