Esperanta Civito

Kastelo Grésillon restas celo pli ol rimedo


Surfante inter la rifoj de novaj francaj administraj reguloj (leĝo pri kooperativoj, kunigo de municipoj, normoj de sekureco...) la societo posedanta kaj mastrumanta kastelon Grésillon daŭre aktivas, kiel atestas la ĵusa asembleo, kiun partoprenis pli ol tridek kooperantoj (el kvarcento), sub la prezido de François Lo Jacomo.

Inter la pozitivaj elementoj situas la baldaŭa alveno de mastrumonta paro. Sed efektive la kastelo daŭre suferas pro sia multjara problemo: anstataŭ resti rimedo, la kastelo mem fariĝis celo. Malgraŭ tio, kompare kun La Kvinpetalo, Greziljono montras certan elanon. La staĝoj en la kalendaro estas multnombraj.

Restas tikla la financa situacio, ĉefe pro la kostoj de la domflegado. Vendi apenaŭ eblus: la valoro de la kastelo estas tro malalta por eltiri profiton. Se iam la nuna posedanto rezignos, devus okazi donaco al nova subjekto, aŭ nur simbola vendo.

Bona terapio por Greziljono (kaj La Kvinpetalo) estus ne zorgi en la sama instanco kaj pri la domflegado kaj pri la kultura programo. Tiel okazas en la Pakto por la Esperanta Civito: unu regio estas komisiita pri la apartamentoj de KCE, LF-koop ktp, dum la societoj mem okupiĝas pri siaj programoj.

[HeKo 535 6-A, 1 jul 13].
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0746 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0360 s s 
  Total: 0.1106 s s