Esperanta Civito

Muzika kulturo en LTSEC

Nur unu kanto, "La Espero" (oficiala himno de la Esperanta Civito kaj tradicia himno de la tuta esperantistaro), estas konenda ekde la A-nivelaj ekzamenoj, laŭ la LingvoTesta Sistemo de la Esperanta Civito. Tion indikis la komisiono pri muzika kulturo kunordigata de c-ino Perla Martinelli, en sia hieraŭa kunveno ĉe la Esperanto-Domo de KCE en Svislando.

La komisiono, konsistanta ankaŭ el gesenatanoj Anna Bartek, Marie-France Conde Rey, Dieter Rooke kaj Giorgio Silfer, unue fiksis metodon. La kantoj estus konendaj laŭ tri ŝtupoj: unue, scii almenaŭ la titolon; due, rekoni la melodion akompane al la titolo; trie, rekoni la melodion akompane al la titolo kaj al la refreno aŭ ĉefa strofo. La unua ŝtupo estus en B1, la dua en B2, la tria en C1, kaj estas koncernataj entute dek tri kantoj plus "La Espero". Esceptas ĝuste "La Espero", por kiu la unua ŝtupo estas jam en A2, kaj en C1 endus koni parkere la tutan himnon. Pri la muzika kulturo en esperanto ĝenerale endas pli vasta kono nur en la nivelo C2.

La titoloj, aŭtoroj kaj melodioj de la dek tri popularaj kantoj selektitaj kun "La Espero" estos komunikitaj unue al la Forumo de la Esperanta Civito, por eventualaj rimarkoj de la paktintaj establoj. Sekve ili reiros al KCE, kiel komisiito pri la plenumo de LTSEC. La listo inkluzivos du himnojn de kiuj ekzistas po tri malsamaj tradukoj, kaj sen antaŭa decido pri la teksto ne eblas ilin aprobi.

[HeKo 536 2-B, 15 jul 13] 

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0133 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0462 s s 
  Total: 0.0595 s s