Esperanta Civito

Greziljono flosanta kaj greziljoneto drononta

Diversajn iniciatojn anoncas la respektivaj retpaĝoj ĉe kastelo Greziljono kaj La Kvinpetalo ĉi-semajne. La plej grava estas la 35a REF (por familioj) ekonta morgaŭ en Baugé. Ni rapide vizitu ilin ambaŭ, por konstati la situacion de la du kulturcentroj en Francio.

La unua impreso koncernas la staton de la municipoj. Bureso multe progresis dum la ĵusaj jaroj: ĝi ne plu estas la agonianta vilaĝeto de la 1980aj, kiam fondiĝis Societo Yvonne Martinot, tiam franca filio de LF-koop. La centro de la vilaĝo estis restrukturita, ekzistas nova, moderna festosalono, malfermiĝis mediateko, la pavimoj pliboniĝis, la preĝejo estas riparata, vendejoj plimultiĝis, restoracio pli agrabliĝis. Ankaŭ privataj domoj estas pli bone flegataj, kvazaŭ la vilaĝo spertus la alvenon de novaj loĝantoj. Nova estas ankaŭ la urbodometo kaj pli granda la poŝtoficejo, kies personaron siatempe savis ĝuste la kresko de korespondaĵoj pro la instaliĝo de la internacia staĝejo de LF-koop (1985-1998).

Fronte al ĉi tiu vigliĝo de la vilaĝo, bedaŭrindan kontraston montras la stato de La Kvinpetalo mem. La domoj estas misflegataj, kaj ekstere kaj interne. Ĉe la iama ĉefa enirejo sovaĝe kreskas arbustoj, tiel ke apenaŭ eblus eniri la iaman klasĉambron. Duonĝangale statas ankaŭ la korto, kiu fakte ne plu ŝajnas korto, sed iom larĝa pado. Malbona la situacio de la porĉo, kies planko baldaŭ ekcedos, sen drasta interveno. Konklude: la forlasateco karakteriza por la vilaĝo antaŭ dudeko da jaroj nun transiris al La Kvinpetalo, dum la vilaĝo mem ŝajne saniĝis.

Se temas pri la staĝoj, la ĉi-semajnaj fiaskis. Komplete tiu por komencantoj (konfidita al la didaktike pridubinda Rafael Mateos el Andaluzio), kiu entute ne okazas; duone tiu por progresantoj, kun tri aliĝoj inkluzive de la kuiristo, kiu je certa horo devas iri al la kaseroloj...

Ankaŭ la municipoj kie situas kastelo Greziljono spertis evoluon, almenaŭ institucie. Ni memoru ke nur parteto de la bieno de la esperantista kulturdomo apartenis al Baugé: la granda plejparto situis ene de najbara vilaĝeto. Administracia reformo federis la diversajn municipojn, kio preludas al pli efika investado. Sed la rezultoj ne estas ankoraŭ tiel evidentaj kiel en Bureso.

La kastelo mem havas siajn problemojn: ĝia dimensio mem glitigis ĝin de rimedo al celo, bedaŭrinde. Tamen la koncerna stabo baraktas pli sukcese ol tiu de La Kvinpetalo. Kaj la Renkonto de Esperantistaj Familioj anonciĝas kvante sukcesa, kun naŭdeko da partoprenontoj: pli ol dudek familioj kaj kelkaj unuopuloj.

"En Greziljono la stabo kapablas mastrumi la kulturcentron, eĉ se ne kapablas (ĉu iu entute kapablus?) definitive (re)lanĉi ĝin. En La Kvinpetalo mankas eĉ la unua el la du kapabloj" amare konstatas vizitantino.

Legu pli en "Heroldo de Esperanto"

[HeKo 537 1-A, 27 jul 13] 

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0146 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0471 s s 
  Total: 0.0617 s s