Esperanta Civito

La regio forlasas la domestran sistemon

Ekde 1 septembro 2013 ne plu ekzistos domestroj por la nemoveblaĵoj flegataj de Fondumo Pro Esperanto kiel regio: tiu ofico estas definitive forviŝita, post tutjara eksperimento. Post konsultiĝo kun la proprietuloj aŭ iliaj ĉefaj reprezentantoj, la regio decidis reveni al la sistemo de deĵorantoj, ĉerpitaj el la stabo selektita de LF-koop.

En Ĉaŭdefono (kvin apartamentoj kaj du salonoj de KCE, plus apartamento de LF-koop ekster la Esperanto-Domo) en septembro deĵoros c-ano Andrzej Nawrocki, kaj en la postaj tri monatoj c-ino Anna Bartek. En Malago ĉe la naturamika Esperanto-Domo ĝis la fino de junio 2014 c-ino Perla Martinelli deĵoros konstante, kun same konstanta anstataŭanto okaze de forestado, en la persono de s-ino Mouna Ezzaoudi.

La revenon al la deĵora sistemo pravigas pluraj bezonoj:
a) la bezono je persono laboranta kvardek horojn semajne (domestro laboras nur ok horojn, aldone estas postulata nur la tuja troveblo);
b) la bezono je personoj kun diversaj alvokiĝoj: konstante la ordemo kaj purigado, sed dum iu deĵoro endas pli da fizika forto, dum alia endas librotenada kompetento, dum alia endas specife administra fidindeco, ktp; ĉiuj dotoj apenaŭ eblas en unu persono;
c) la bezono eviti konfliktojn, kiuj estas pli facile preventeblaj se la deĵoranto ne estas dumviva funkciulo;
d) la bezono eviti la formiĝon de ia "burokrata povo", ligita al la domo mem;
e) la bezono formadi novajn kadrojn.

La reveno al la deĵora sistemo tamen kuntrenos pli atentan kaj striktan kvalitokontroladon fare de la regio. En Ĉaŭdefono dum la unuaj monatoj eksperimente oficos kvalita inspektoro, en la persono de f-ino Lynda Tchakoundé, tiucele trejnota komence de aŭgusto. 

Por deĵoranto la posedo de la esperanta civitaneco estas tre konsilinda, sed ne nepra.

[HeKo 537 2-C, 27 jul 13]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0155 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0633 s s 
  Total: 0.0789 s s