Esperanta Civito

Marchek la unua viktimo de la Fettes-epoko


Stano Marĉek ne taŭgas por la nuna UEA, se "inter siaj unuaj paŝoj por efektivigi la novan Strategian Planon, la ĵus elektita Estraro decidis serĉi novan redaktoron por la revuo Esperanto. La kontrakto kun la nuna redaktoro, Stano Marĉek, plu validos ĝis la decembra numero 2013, sed ne estos renovigita por 2014."

La decido estas pli akra ol tiu alprenita en Havano antaŭ tri jaroj, kaŭzinta laŭtan proteston (interalie kontraŭ la skandalgazeto iniciatinta la kampanjon por elimini Marĉekon, kaj kontraŭpeticion por maldungi Osmon Buller), al kiu aliĝis ĝuste du el la nunaj estraranoj (MacGill kaj Schäffer, kiu eĉ defie subtenis lian enpostenigon ĉe la germana landa asocio), kiuj nun malkohere decidis likvidi la slovakan redaktoron.

La akrecon emfazas la deklaro de prezidanto Fettes mem, en la koncerna oficiala gazetara komuniko: "La revuo ludas kernan rolon en la bildo, kiun esperantistoj havas pri UEA. Mi aŭdis de multaj kongresanoj en Rejkjaviko, ke ili esperas pri 'nova vento' en la asocio. Ankaŭ mi esperas tion. Kunlige kun diversaj aliaj ŝanĝoj, ni konkludis, ke necesas doni ankaŭ al la revuo freŝajn vizaĝon kaj enhavon. (...) La mondo kaj la movado ŝanĝiĝas, kaj estas tempo funde repripensi la celojn kaj enhavojn de niaj diversaj eldonaĵoj. Por tio ni volas malfermi pordon al novaj homoj kaj novaj ideoj."

Stano Marĉek estis forgesita redaktoro de la mortinta "Vegetarana Esperantisto" [Esperantista Vegetarano]. Lin lanĉis LF-koop kiel ĉefredaktoron de "Heroldo de Esperanto" (2000-2001). Lia propono daŭrigi kiel redakcia sekretario de HdE, paralele al la ĉefredaktado de la UEA-organo, estis rifuzita de LF-koop mem. Do li restis kvazaŭ donaco al UEA...

Kies kapo estas la dua forsegota de la nova reĝimo? Ni memoru, ke Osmo Buller vidis en Marĉek la ĉefan kulpinton pro la UEA-membrokrizo...

[HeKo 537 4-A, 31 jul 13]

S-ro Russ Williams komentarias:
Mi havas sur mia breto malnovajn numerojn de "Esperantista Vegetarano" (ne "Vegetarana Esperantisto") redaktitajn de Stano Marĉek. Krome tiun bultenon mi daŭre ricevadas de pluraj jaroj. Ĉu ĝi iam iel mortis kaj renaskiĝis, mi ne scias... sed nomi ĝin "mortinta" sonas misgvide.

La redakcio respondas:
Efektive, sen la adverbo TIAM tuj antaŭ la participo MORTINTA la malamikoj de "Esperantista Vegetarano" povus interpreti tion malice. Dankon pro viaj atentigoj.


Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0143 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0452 s s 
  Total: 0.0595 s s