Esperanta Civito

En la Tago de la Pakto, 2013

La Pakto por la Esperanta Civito estas hodiaŭ dekkvinjara. Ĝi estas la kontrakto surbaze de kiu establoj decidas kunlabori laŭ raŭmisma spirito. Ĝi ebligas ke ili restu politike neŭtralaj, ĉar la decidoj de la Forumo estas politike neŭtralaj, dum tiuj de la Senato povas esti politike malneŭtralaj. Tiel raŭmismo solvis institucie la problemon kiun la finvenkismo neniam efektive solvis, alternante de politika indiferento al kamuflita sinteno: la oficiala deklaro apoge al la vietkonga milito en Hanojo 2012 kaj la honorigo al Vjetnami en Rejkjaviko 2013 evidente ne kongruas kun la statuta neŭtraleco de UEA.

Origine, al la Pakto aliĝis la partoprenintoj en la unua Forumo, aŭguste 1998, kun malmultaj esceptoj, kiel la Akademio de Esperanto kaj Sennacieca Asocio Tutmonda, kiuj tamen partoprenis en la dua Forumo, julie 1999, kaj en la tria, junie 2001, kiam estis promulgita la Konstitucio de la Esperanta Civito. Kaj AdE kaj SAT aktive partoprenis en la redaktado de tiu ĉarto, SAT eĉ prezidis ambaŭ forumojn. Se ĝi estus aliĝinta al la Pakto (eventuale tra unu el siaj revuoj), probable hodiaŭ la majoritato en la Senato ne estus verda, sed ruĝa.

Poste aliĝis diversaj subjektoj: landaj asocioj, lernejoj, kulturaj institucioj. Ekde 2004, per la fondo kaj tuja paktaniĝo de Feminisma Esperanta Movado, aperis nova fenomeno: la raŭmistoj mem kreas novajn establojn, kiuj efektive prizorgas sektorojn kie la finvenkistoj ne sukcesis. Post FEM, estis la kazo de Esperanta Naturamikaro, ekzemple.

La kultura strebo estas ĉiam prioritata, kaj tio manifestiĝas ankaŭ en lastatempaj paktintoj, kiel Fajszi Amika Rondo en Budapeŝto.

Rimarkinda kazo estas la afrika. En la nigra kontinento (ĉar ne pri norda Afriko temas, nek pri tute suda) multiĝis la aliĝpetoj de lokaj societoj, de Togolando ĝis Burundio, de Kamerunio ĝis Kongolando, de Niĝerio ĝis Eburio. Se la krizo de la finvenkismo ebligis al la raŭmismo okupi difinitajn franĝojn (kiel ĉe feministoj aŭ naturamikoj), oni povas diri ke ĝi ebligis ebligi tion ankaŭ ĉe tuta kontinento.

Paktinto povas havi aŭ ne havi juran personecon. Ĝi povas esti eĉ nur unupersona entrepreno. Probable la aliĝeblon trafos restrikta reĝimo, pli-malpli baldaŭ.

Problemo restas la perspektive giganta kresko de la Forumo, kiu riskas iĝi asembleo el centoj da homoj, kontraste al la Senato, kun nur dek naŭ. Sed ni ne jam atingis tiun stadion.

[HeKo 537 8-C, 10 aŭg 13]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0139 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0459 s s 
  Total: 0.0598 s s