Esperanta Civito

Ekis la 79a mondkongreso de PEN


En la sama kongresejo de la lasta UK ekis hodiaŭ la 79a mondkongreso de PEN Internacia. Komitatkunvenoj kaj laborgrupoj antaŭis la solenan malfermon, kiu tamen ne okazis podiume kaj partere, sed per akcepta bankedo kun interveno de aŭtoritatoj. Ĝenerale la kongreso, kiun partoprenas la reprezentantoj de sepdeko da literaturoj, inkluzive de la esperanta (pere de gec-anoj Giorgio Silfer kaj Perla Martinelli), ne ŝajnas tre atentata de la amasmediaj komunikiloj, kaj ĝi aspektas iel pli intimeca, eble ĉar ĝi parte koincidas kun literatura festivalo.

Giorgio Silfer ĉeestis la kunvenon pri lingvaj rajtoj kaj tradukarto, sub la prezido de la kataluna kolego Josep Terricabras, kaj la kunvenon de la porpaca komitato, sub la prezido de la slovena kolego Edvard Kovaĉ. La unua diskutis kvin rezoluciojn: pri la kurda lingvo, pri la portugala ortografia reformo, pri la apliko de la Eŭropa Ĉarto de Regionaj Lingvoj, pri la eŭska en Navaro, pri la arpitana en Svislando. Nia delegito donis rimarkojn pri ĉiuj kvin tekstoj, renkontante la aprobon de la kurdaj proponintoj; la aliaj male montris sin rigidaj. La rimarkoj estis esence jure teknikaj: ekzemple, pri la formulo akceptebla de svisaj aŭtoritatoj.

La plej grava diskuto okazis pri la ortografia reformo de la portugala, kiun la portugala centro (gvidata de Teresa Salema) forte kontraŭas. Laŭ prof. Silfer la proponita rezolucio povus krei precedencon de rifuzo pri ajna ortografia reformo, kio ne ĉiam kongruus kun la interesoj de la koncerna socio. Tamen estas remarkinde ke la portugala PEN, gvidante la opozicion, akiris gravan kulturpolitikan rolon, kiun aliaj centro ne sukcesas havi en la respektivaj socioj.

La porpaca komitato ne diskutis rezoluciojn sed propran manifeston, en dek punktoj, kiu karakterizu ĝian aktivecon dum la venontaj jaroj. Ankaŭ danke al la esperanto-delegito la manifesto emfazas la ekologiajn implikojn de milito respektive paco. La komitato elektis unuanime la novan prezidanton, en la persono de Tone Perŝek. La du menciitaj komitatoj fakte estas lokitaj ĉe du PEN-centroj, kvazaŭ adjudike.

[HeKo 539 1-B, 9 sep 13]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0135 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0819 s s 
  Total: 0.0953 s s