Esperanta Civito

Forpasis civitano Jerzy Fornal


Unu el niaj plej valoraj profesiaj aktoroj kaj probable nia plej talenta mimo forpasis hieraŭ en Varsovio: Jerzy Fornal. Lia edzino, Zofia Banet Fornalowa, mortis antaŭ nur unu jaro, kaj li ne povis elteni la doloron pli longe. Ili ambaŭ havis la esperantan civitanecon.

C-ano Jerzy Fornal naskiĝis 26 oktobro 1926, kaj eklernis esperanton en 1959. Kune kun la edzino li partoprenis la promulgadon de la konstitucio de la Esperanta Civito, en Sabloneto, 2 junio 2001. Sufiĉe konata kiel aktoro de la Pola Nacia Teatro, Jerzy Fornal famiĝis en Esperantio pro unupersona teatro, mem fondinte propran establon: Teatro Espero Varsovio, kiu aliĝis al la Pakto.

Rimarkinda estis ankaŭ lia rolado en "La vorta klaso" de Giorgio Silfer (1997), kune kun la gekolegoj de Bulgara Esperanto-Teatro. La koncerna filmo eble estas la sola kiu konservas lian arton.

Marksisto kaj ateisto, Fornal havos morgaŭ nereligian "levée du corps", je 11h30 en la Funebra Domo ĉe Wólka, Warszawa ul. Wóycickiego 14 A, salono B.

La Konsulo partoprenas la funebron, nome de la tuta Esperanta Civito, kondolencante al lia filino Tamara.

[HeKo 539 3-C, 11 sep 13]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0129 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0410 s s 
  Total: 0.0539 s s