Esperanta Civito

En la unua paĝo de la lastaj kvar "Heroldoj"


Estas presita la numero 2206, presataj la numeroj 2208 kaj 2210, prespreta la numero 2211 de "Heroldo de Esperanto", nome la raportanta pri eventoj en la esperanto-mondo ĝis la mezo de septembro. Per tio la gazeto ĝisdatiĝis rilate la nunan jarkolekton, kaj ekde la numero 2212 ĝin akompanos unu aŭ du pli fruaj numeroj. Rilate al 2013, la kolekto estos kompleta antaŭ la jarfino.

La unua paĝo de 2206 (7:2013, eventis ĝis 26 majo 2013) okupiĝas pri la Akademio de Esperanto (la ĵus forpasinta prezidinto Werner Bormann kaj la elekto de la nova triono), la senata sesio de la Esperanta Civito en Budapeŝto, kaj Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno, kies direktoro mag. Herbert Mayer pensiiĝis ĉi-monate. La Akademio gravas ankaŭ pro la tuta kvara paĝo, dediĉita al ĝia historio per retrospektivo de ak. Carlo Minnaja pri la lastaj tridek jaroj de la lingva institucio.

La unua paĝo de 2208 (9:2013, eventis ĝis 15 julio 2013) pritraktas la situacion en la francaj kulturcentroj Greziljono kaj La Kvinpetalo, la ILEI-konferencon, junularajn aranĝojn, Internacian Esperanto-Konferencon (de la rondo ĉirkaŭ "La Gazeto" de Eugène de Zilah). Estas rimarkinda la tria paĝo, kie felietonas la aventurado de d-ro Endre Dudich tra la inda filozofio.

La unua paĝo de 2210 (11:2013, eventis ĝis 26 aŭgusto 2013) enfokusiĝas pri kongresoj, kun raportoj pri SAT-, TEJO- kaj aliaj kunvenoj, sed ankaŭ longa kroniko de d-ro Gábor Márkus pri la islanda UK. Kies unuajn (sen)sekvojn analizas du artikoloj. Dume, la Pakto por la Esperanta Civito progresas.

La unua paĝo de 2211 (12:2013, eventis ĝis 16 septembro 2013) omaĝas al aktoro c-ano Jerzy Fornal, raportas pri la PEN-mondkongreso kaj la inaŭguro de la Civita legacio en Budapeŝto.

"Heroldo de Esperanto" estas posedata, administrata kaj eldonata de LF-koop. Ĝin redaktas gec-anoj Anna Bartek (loka kaj regiona kroniko), Perla Martinelli (kultura paĝo), Giorgio Silfer (ĉefaj eventoj), kun la helpo de diversaj kunlaborantoj, kiel la supre menciitaj Minnaja kaj Dudich. La gazeto estas trisemajna kaj abonebla tra multaj perantoj.

[HeKo 540 3-B, 21 sep 13]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0143 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0409 s s 
  Total: 0.0552 s s