Esperanta Civito

Kvindek jaroj de "Verda Raketo"


Entuziasma pro la tre sukcesa 19a Internacia Junulara Kongreso de TEJO, okazinta en Vraca somere de 1963, kelkajn monatojn poste, je la 4a de oktobro, la instruisto Bojĉo Mladenov fondas ĉe la urba gimnazio “Hristo Botev” la unuan en la lando lernejanan esperanto-societon “Verda Raketo”.

Rapide, kiel vera raketo, ĝi fariĝas tre populara per sia forta reklamado de esperanto en la lando kaj ekster ĝi: la emblemo estas sur centoj da T-ĉemizoj kaj insignoj, sur centmiloj la alumetskatoloj kaj plastaj sakoj, sur elegantaj glasoj, eĉ sur chokolado. C-ano Bojĉo Mladenov kaj liaj pli ol du mil gelernantoj de esperanto flirtigas la flagon de “Verda Raketo” dum kongresoj kaj festivaloj enlande kaj ekster Bulgario, ene de pli ol du jardekoj.

Kaj en la honora libro, nun en la ŝtata arkivo, estas subskribintaj pli ol dudek astronaŭtoj. De la iamaj membroj de la lernejana “Verda Raketo” daŭre aktivaj en la esperantistaj medioj estas sen. Ljubomir Trifonĉovski, Kiril Borisov, Lilia Georgieva, tamen pluraj aliaj en Vraca rememoras la societon “Verda Raketo” kaj Bojĉon Mladenov.

La 13an de decembro, okaze de la Tago de la Esperanta Kulturo, la ŝtata arkivo en Vraco prezentos la historion de “Verda Raketo” en sia granda salono, kie flirtos ankau la flago de la societo, sed hodiaŭ, 4 oktobro 2013, ni kunfestas ĝian duonjarcenton.

[HeKo 541 1-B, 4 okt 13]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0139 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0397 s s 
  Total: 0.0536 s s