Esperanta Civito

Numero 27 de “Esperantista Tribuno”


La ĵusa numero 27 de la bulteno “Esperantista Tribuno” enkonduke proponas artikolon de c-ino Ivaniĉka Maĝarova pri unu el la semantoj de esperanto en Bulgario kaj Francio, Stefan Minkov, kies rememorojn pri liaj renkontoj kun Lev Tolstoj kaj kun la paro Ludoviko-Klara post la Kembriĝa kongreso kaj aliaj pioniroj de Lingvo Internacia oni povas legi en la aŭgusta numero de “Literatura Foiro” 2013.

Aliaj akcentoj en la numero estas du datrevenoj: pri la 90-jariĝo de d-ro Ivan Kirĉev, fondinto kaj patrono de la Esperantista Domo de Kulturo en Razgrado (Bulgario), eldonanta tiun 32-paĝan bultenon, ankaŭ pri la 105a naskiĝa datreveno de la esperanta poeto Hristo Gorov, populara en la 1930aj proletaj medioj kiel Hrima.

Tria akcento estas la verko “Baj Ganju” de Aleko Konstantinov: en la bulteno, apud la artikolo de Petja Cvetkova, estas tradukoj de Venelin Mitev kaj Georgi Mihajlov, premiitaj en la nacia literatura tradukkonkurso de la Esperantista Domo de Kulturo “D-ro Ivan Kirĉev”.

“Esperantista Tribuno” proponas vastan gamon de informoj kaj bildoj pri la agado de la esperantistoj en Razgrado, kies krono estas EKRA – la internacia literatura konkurso sub la aŭspicio de “Literatura Foiro”, la plej longe ekzistanta kultura revuo en esperanto, kies paghoj aperigos premiitajn verkojn de Lenke Szász, Nikola Uzunov, Valentin Melnikov, Joseph Capet, Carmel Mallia, Jaroslav Krolupper, Lina Gabrielli, Tonĉo Valev, Alberto García.

Presa aŭ reta varianto de “Esperantista Tribuno” mendeblas je la retadreso esperanto_razgrad che mail.bg aŭ per nia redakcio.

(HeKo 541 9-B, 18 okt 13)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0151 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0439 s s 
  Total: 0.0590 s s