Esperanta Civito

Literatura kafejo en Budapesto, januaro-junio 2014


Sub la aŭspicio de Esperanta PEN-Centro, prezidata de c-ano Bertil Nilsson, societo Fajszi Amika Rondo, prezidata de c-ano György Nanovfszky, proponas literaturan kafejon ĉiun trian ĵaŭdon de la monato, kongrue kun la celo de FAR valorigi la tradician rolon de Budapeŝto kiel kultura ĉefurbo de Esperantio.

La literatura kafejo ne estas kutima klubvespero aŭ prelegvespero: temas pri renkonto kun aŭtoroj, ofte el eksterlando. La unikecon emfazas la prestiĝa sidejo: Landa Fremdlingva Biblioteko, strato Molnár 11, Budapeŝto. Pri la surloka organizo helpas sen. Anna Bartek kaj f-ino Anikó Nemes. Jen la programo por la unua duono de 2014.

16an de januaro: c-ano István Nemere prezentos la biografian verkon pri d-ro György Nanovfszky.

20an de februaro: d-ro Gábor Márkus prezentos sian lastan libron.

20an de marto; sen. Giorgio Silfer prezentos sian novan teatroverkon.

17an de aprilo: c-ano Carlo Minnaja parolos pri la historio de la esperanto-literaturo.

15an de majo: sen. Marie-France Conde Rey prezentos sian poemaron "Fajra Hundo".

19an de junio: c-ano Bertil Nilsson parolos pri sia tradukarta laboro.

Informas: <budapest ĉe esperantio.net>

[HeKo 543 5-B, 4 nov 13]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0149 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0690 s s 
  Total: 0.0839 s s