Esperanta Civito

The Economist: Prospero ne prosperis al ni

En la numero 2214 (15:2013, eventis ĝis 19 novembro 2013) de "Heroldo de Esperanto" aperas la traduko de la artikolo "Esperanto: Simple, logical and doomed" publikigita en "Prospero", la kultura blogo de "The Economist", septembre 2013, ĝuste en la Eŭropa Tago de Lingvoj.

Prof. Giorgio Silfer, kiu esperantigis la artikolon, komentarias ankaŭ ĝin: "Estas pozitive ke "The Economist" dediĉas atenton al esperanto, kadre de ofta, ankaŭ pozitiva atento pri lingvoj kaj lingvaj problemoj. HdE jam ĉerpis pli ol unu fojon el ĝi. Estas ankaŭ pozitive ke la aŭtoro ne argumentas efike kontraŭ nia lingvo."

"Unue, pri la parentezo koncerne la opinion de J. R. R. Tolkien: "Volapük, Esperanto, Ido, Novial ktp estas mortintaj, multe pli mortintaj ol antikvaj neuzataj lingvoj, ĉar iliaj aŭtoroj neniam inventis E-legendojn". Tolkien verkis tutan eseon favore al esperanto, kaj ĉi tie ne temas pri nia lingvo specife, sed pri IALoj, kontraste al ALoj (kies skribojn li mem inventis) por literatura celo. Li nur plendas, ke esperanto neniam inventis legendojn, kaj tio ne nepre rilatas al la komencoj de literatura lingvo, laŭ la estetika linio de Hegel. Ankaŭ la hungara ne produkts (mezepokajn) legendojn, ĝis la romantiko. Ĝuste al tio, kaj specife al la peno, kronita de sukceso, de János Arany (1817-1882), Blazio Vaha komparis mian "Spegulon de Velodajo" en sia recenzo en "Literatura Foiro"."

"Due, kaj esence, la aŭtoro argumentas: "Per legendoj ni devus legi -- kulturo". Li tamen ne falas en la banalan kaptilon aserti, ke esperanto ne havas kulturon. Li profundigas sian murdan incizilon en la koron de la finvenkisma prezento pri la fenomeno Esperanto. Li skribas: "La komunumo fieras pro sia respekto por la ekzistantaj kulturoj. Esperanto ekzistas por esti la unua monda elekto por dua lingvo, cele al protekto de diverseco, ne al ĝia anstataŭo. Tiel por motiviĝi lerni Esperanton, vi devas motiviĝi ne per vivanta kaj spiranta kulturo, sed per idealo de internacia harmonio. Tiu idealo devas konkuri kun franca gastronomio, itala modo, brazila muziko, hispana noktovivo, usona rokenrolo, japana kino ktp." La respondo estas facila.

Legu pli en "Heroldo de Esperanto".

[HeKo 547 4-B, 11 dec 13]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0710 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0422 s s 
  Total: 0.1132 s s