Esperanta Civito

Bertil Nilsson gvidis debaton pri kultura historio


Duobliĝis, kompare kun la pasinta jaro, la partoprenantaro en la Tago de la Esperanta Kulturo ĉe la naturamika Esperanto-Domo en Malago, kvankam malsanis ĝuste la prezidanto de Esperanta Naturamikaro, sen. Julio Herrero. La teretaĝa saloneto akceptis ne nur andaluzojn (tiujn kiuj ne kontentiĝas per ĉokolado kaj babilo en kafejo Esperanto), sed Esperantianojn el Francio, Italio, Svedio, Svislando. Aparte rimarkindaj la ĉeestoj de la Konsulo, sen. Marie-France Conde Rey, kaj de delegacio de Esperanto Radikala Asocio el Romo.

La matenan debaton pri "La kultura historio de la esperanta popolo" enkondukis c-ano Bertil Nilsson. Li specife pritraktis la historion de la ideo(logio)j en Esperantio, kaj lin sekvis ankaŭ homoj per skajpa konekto. Ĝuste unu el ili, sen. Ljubomir Trifonĉovski, metis la demandon: "post Zamenhof, Hodler, Privat, Lanti, Lapenna vi indikis Giorgio Silfer kiel lastan gravan ideologon, sed vi ne resumis lian kontribuon"; al kio sen. Silfer mem komentariis: "li ankoraŭ ne mortis, eĉ planas vivi pliajn tridek jarojn, do ni evitu malkompletan prezenton"...

Prof. Silfer mem, aldone al la idehistorio trafe skizita de kolego Nilsson, prezentis pliajn elementojn por la verkado de "La kultura historio de la esperanta popolo": a) la politika situo de la esperantistaro dum la tri mondmilitoj de la XX jarcento (nur unu fojon klare ĉe la flanko de la venkintoj, en 1945); b) la demografia evoluo de la esperantistaro tra la XX jarcento (inkluzive de klasaparteno kaj profesioj); c) la diversaj "Sprachraum" lokalizeblaj en la originala esperanto-literaturo, ekde la unua (la militkaptitejoj en Siberio).

La ĉeestantoj disponis ankaŭ je skriba kontribuo de sen. Anna Bartek, kiu kritike analizis la koncepton de esperanta popolo ĉe Zlatko Tiŝljar. Estis ankaŭ transdonitaj la kontribuoj el la diskutlitisto <dietterle@..> prepare al ĉi tiu studa tago.

La zamenhofa bankedo, en restoracio ĉe la Mediteraneo, agrabligita de la kantoj de Anjo Amika, konkludis la Tagon; kiu inkluzivis ankaŭ mallongan, sed kortuŝan omaĝon al la forpasinta c-ano Jerzy Fornal, aktoro.

[HeKo 548 1-B, 16 dec 13]   
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0142 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0656 s s 
  Total: 0.0798 s s