Esperanta Civito

Kion Szerdahelyi malkovris, tion Frank eksperimente pruvis


La 15an de decembro, dum mi partoprenis en la Tagoj de la Esperanta Kulturo 2013 organizitaj kadre de la Esperanta Civito, en Germanio forpasis Helmar Frank (1933[1974]-2013), la patro de la Paderborna Metodo, la plej revolucia por lerni fremdajn lingvojn.

Multjara direktoro de la Instituto pri Kibernetika Pedagogio ĉe la universitato de Berlino kaj Paderborno, li eksperimentis la uzon de esperanto kiel metodo por lerni pli rapide fremdajn lingvojn.

En Budapeŝto István Szerdahelyi, de universitato ELTE, en la 1960aj jam rimarkis kiel hungarlingvaj lernejanoj post du jaroj da esperanto en la baza lernejo (tria kaj kvara klasoj), poste grupigitaj laŭ lingvolernado, pli facile akiris la rusan je 25%, la germanan je 30%, la anglan je 40%, la francan je 50%. Frank, en Paderborno, ne haltis je la analizoj de Szerdahelyi, sed realigis efektivan eksperimentadon, demonstrante ke, ĝuste je la angla, la infanoj antaŭe lernintaj esperanton dum du jaroj, post du jaroj da angla lingvo konis ĉi tiun multe pli bone ol la kamaradoj lernintaj ĝin dum kvar jaroj, sen esperanto.

Kun la superrigardo de Helmar Frank kaj danke al lia plej talenta disĉiplino en Italio, la hungardevena Elisabetta Vilisics, Esperanto Radikala Asocio produktis la du solajn didaktikajn tekstojn por infanoj bazitajn sur la paderborna metodo: "Ludu kun ni!" unu kaj du, krome la Gvidilon por lingva orientiĝo kaj la relativaj kajeroj por instruistoj.

Pri la paderborna metodo Helmar Frank estis invitita informi dum la dua sesio de la 26a Kongreso de la Radikala Partio en februaro 1993.

(Giorgio Pagano)

[HeKo 548 3-A, 20 dec 13]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0137 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0717 s s 
  Total: 0.0854 s s