Esperanta Civito

Sen. Rooke perdas la estrecon de sia grupo

Krizo en la Ruĝa grupo post la verdikto de la Kortumo, kiu agnoskis senatanon Dieter Rooke kulpa pro korupto.

"Pormomente sen. Rooke gardas ĉiun sian rajton laŭ la Konstitucio. Tamen la Ruĝanoj devas reelekti sian grupestron, sekve de la deklaro de malkonfido farita de duono de la Ruĝa grupo kaj konsidere de la fakto ke ĝuste Ruĝa kandidato denuncis pro koruptemo la Ruĝan grupestron. La rezulto de tiu reelekto estas komunikenda al la Konsulo ĝis la 15a de majo 2014 je 17h00. Manke de tiu komuniko, la Ruĝa grupo restos sen estro", komunikis al la Senato la Konsulo, Marie-France Conde Rey.

La Ruĝa grupo konsistas el nur du membroj, kiel ili povus decidi se ili malkonsentas? "Por tiaj kazoj utilas la interna regularo de la grupo, laŭ la Senata reglamento; bedaŭrinde nur la Verda grupo aprobis propran regularon (en 2008), la du opoziciaj (Blanka kaj Ruĝa) ankoraŭ ne havas", komentarias la interima Vickonsulo, sen. Giorgio Silfer, kiu aldonas: "Tamen eblas ke la Ruĝanoj atendos la demision (spontanan aŭ devigan) de la kompromitita senatano, por elekti la novan grupestron inter sen. Etel Zavadlav kaj la anstataŭanto de sen. Rooke".

Laŭ la menciita reglamento, la grupestroj gravas por difini la tagordojn, konsistigi komisionojn kaj ĝenerale reprezenti sian liston. Sen. Rooke ĝis nun estis asidua en sia ofico. Male, sen. Zavadlav ne partoprenis la ĝisnunajn senatajn sesiojn, sed ŝi planas esti en Budapeŝto meze de majo 2014.

[HeKo 549 4-C, 5 jan 14]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0040 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0399 s s 
  Total: 0.0439 s s