Esperanta Civito

Nova bunta botelo, malnovgusta vino


Granda, eĉ tre granda grafika progreso de "Esperanto", iniciate de la nova redaktoro Fabricío Valle, helpe de la nova grafikisto Cleber Lemes Brito, ambaŭ en Brazilo. Al tio forte kontribuas la multiĝo de paĝoj kun koloraj fotoj: praktike nur unu triono de la revuo restis blanke-nigra -- kurioze temas pri la paĝoj ĉefartikolaj, kun la antaŭparolo de la UEA-prezidanto kaj la postparolo de la redaktoro. La unua impresas ripete, la lasta iom tro aliteracie.

Per tio ni jam alpaŝas la enhavon. La grafiko ankoraŭ helpas, per skatoletoj kaj rubriketoj, gardi certan elanon de noveco. Sed la plejmulto ne sukcesas sori: ju pli da novelanismo, des malpli da noveco. Kvazaŭ oni pakus malnovan produkton per moderna kartono kaj bunta papero. "Oni ne enverŝas novan vinon en malnovajn felsakojn", admonas la Biblio; ĉu indas la inverso? Ŝajnas ke ne.

La unua "amerika" numero de la oficiala organo de UEA estas tamen interesa pro la diversaj ŝiboletoj.

Legu pli en Heroldo de Esperanto

[HeKo 550 6-A, 23 jan 14]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0154 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0470 s s 
  Total: 0.0623 s s