Esperanta Civito

Rooke malprava laŭ svisa tribunalo

Plia verdikto malfavora al sen. Dieter Rooke, post tiu de la Kortumo, kiu 30 decembro 2013 agnoskis vera la akuzon pri korupto kontraŭ lia persono. Ĉi-foje tamen ne temas pri instanco interna al la Esperanta Civito, sed pri ekstera svisa tribunalo.

En dato 22 oktobro 2013 sen. Rooke denuncis senatanon Giorgio Silfer pro "voies de fait et injure" (molestado kaj insultoj) ĉe la polico. Sekve de la polica enketo, komparinte la versiojn de la koncernatoj, en dato 17 januaro 2014 la prokuroro de la Neŭŝatela Kantono absolvis la akuziton. Konsekvence, ĉia akuzo tiurilate disvastigita de sen. Rooke estas konsiderenda kiel falsa.

La interima Vickonsulo rimarkigas ke "sen. Rooke povintus unue peti arbitracion ĉe la Kortumo; tio evitigus al li la sigelitan verdikton de svisa aŭtoritato, ke li malpravas. Tiu ĉi dua verdikto des pli malfaciligas lian pozicion".

Ĝis hodiaŭ sen. Rooke ne apelaciis kontraŭ la verdikto de la Kortumo: li havas ankoraŭ kvar tagojn da tempo, poste lia kazo estos definitive en la manoj de la Senato, kiu voĉdonos pri lia deviga demisio, laŭ la artikolo 6 de la Reglamento (delikto kontraŭ la Civita bono, kiel malversacio, korupto ktp).

[HeKo 550 7-C, 24 jan 14]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0151 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0465 s s 
  Total: 0.0616 s s