Esperanta Civito

Sen. Marco Cattaneo lasas la Kapitulon


La vickonsulo pri junularo redonis la delegon al la Konsulo, rezignante pri sia posteno en la Kapitulo. La retiriĝon el la ekzekutiva povo sen. Marco Cattaneo motivis jene:

"Kun bedaŭro mi demisias pro pluraj kialoj:
unue, ĉar mi rimarkis dum la lastaj du jaroj ke mi ne povas sufiĉe sekvi kaj aktive partopreni la politikan kaj socian vivon de la Civito;
due, ĉar mi, por la antaŭa kialo, tute ne efektivigis la programon, kiun mi havis por mia mandato;
trie, ĉar por personaj kialoj mi ne havos la tempon dum la venontaj jaroj por ŝanĝi tiun ĉi situacion.

Mi esperas, ke iu pli tauga por tiu ĉi tasko povas preni mian oficon.
Mi daŭrigas kredi je la valoro kaj la neceso de Esperanto, mi fieras esti civitano de la Esperanta Civito."


Kun la Verda grupo, kie li membras, sen. Cattaneo estas difinanta la tempon kaj oportunon de eventuala retiriĝo ankaŭ el la Senato.

La delego pri junularo estas provizore asignita al la Konsulo, sen. Marie-France Conde Rey.

[HeKo 551 2-C, 30 jan 14]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0162 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0458 s s 
  Total: 0.0620 s s