Esperanta Civito

Komentario de Giorgio Silfer pri Fettes-intervjuo


La nova prezidanto de Universala Esperanto-Asocio estis intervjuita de "La Ondo de Esperanto". Giorgio Silfer, kiel privata leganto, afiŝis la suban komentarion.

* * *

La aludo al Hector Hodler kaj la nocio pri “hodlerismo” estas aparte interesaj por historiisto. Estas tamen tre malfacile por mi trovi ligon inter la UEA de Hodler (1908-1933) kaj la nuna asocio, kiu fakte estas Internacia Esperanto-Ligo (1936) sub la marko UEA ekde 1948.

Bedaŭrinde, la aliĝo al (IEL)UEA signifas ankaŭ akcepton pri ghiaj historiaj eraroj, kaj tion mi (kaj aliaj) ne pretas fari. Mi menciu la ĉefajn:
1934 – elimino de Edmond Privat el la estraro (pro artikoloj favoraj al Gandhi en revuo “Esperanto”) kaj vicprezidantigo de membro de la nazia partio.
ekde 1934 – (mis)evoluigo de la politika neutraleco al politika indiferento (laudinda escepto estis la protesto de la jugoslavoj, sub la inspiro de Lapenna).
1947 – konfirmo de tiu misevoluo per la malaprobo de la rezolucio proponita dum UK en Berno, pri la dua mondmilito.
1968 – UK en Madrido: per tiu evento UEA vole-nevole elektis inter du subjektoj de internacia juro (la Hispanio de Francisco Franco kaj la respubliko en ekzilo, malfondota nur en 1976).
ekde 1975 – la tendenco en la nova UEA-kurso kredi ke la mondodivido en du blokoj estos eterna, kun strategia adaptiĝo al tiu supozo, el kio interalie:
1986 – la sinteno de Roterdamo rilate la “polajn eventojn” (vidu la raporton Nilsson en “Heroldo de Esperanto”).

Estas rimarkinde, ke inter 1969 kaj 1980 mi estis individua membro de UEA, sed nur ĉar devige por la membreco en TEJO.

Same rimarkinde, ke mi neniam aliĝis al SAT, ne akceptante ĝian statutan referencon al la klasbatalo, kio (el la tri fondintoj de la unua Internacio, 1864) inkludas la skolojn de Bakunin kaj de Marx, sed ekskludas tiun de Mazzini.

Post la morto de Universala Ligo (1942-1996), la penson de Hodler (kaj precipe de Privat) mi vidas aplikita en la Esperanta Civito multe pli ol aliloke.

Bondezire por la nova prezidanto.

[HeKo 551 3-A, 2 feb 14]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0140 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0420 s s 
  Total: 0.0561 s s