Esperanta Civito

FEM invitita de Internacia Virina Konsilio

Feminisma Esperanta Movado estas invitita kiel observanto al la eŭropa konferenco de la Internacia Virina Konsilio, fine de aprilo 2014. Jen la plej grava rezulto de la atento kiun la revuo "Femina" dediĉis al tiu internacia neregistara organizo, okaze de ĝia 125a datreveno.

Efektive la Internacia Virina Konsilio estas la plej antikva feminisma organizo, fondita jaron post la apero de la Unua Libro de esperanto. Kun nia lingvo mem ĝi jam havis pozitivan kontakton, interalie per la aprobo de favora rezolucio en 1972, laŭ tiama iniciato de c-ano Giorgio Silfer.

La Internacia Virina Konsilio, kun filioj en sepdeko da landoj, funkcias kiel reto de neregistaraj organizoj, kaj ludas gravan rolon en la rilatoj inter Nordo kaj Sudo, por la atingo de rajtegaleco.

Legu pli en "Femina" 

[HeKo 551 8-B, 12 feb 14]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0139 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0438 s s 
  Total: 0.0577 s s