Esperanta Civito

KCE pli kaj pli transnacia


La ordinara Asembleo de Kultura Centro Esperantista arkivis hodiaŭ definitive la administran jaron 2013an. Tiu jaro estas grava pro diversaj kaŭzoj, unuavice:

a) la pli frua renovigo de la Komitato, kun la enveno de novaj aktivulinoj;
b) la fino de la domestra eksperimento, kun reveno al deĵora sistemo;
c) la likvido de ĉiu ŝuldo al privatuloj, heredita de la antikva reĝimo;
d) la reformo de la statuto, kun la elimino de la Kultura Konsilio.

La Asembleo konstatis kun ĝojo la kreskon de la societa kapitalo, pro la pago de la ŝuldo al Svisa Esperanto-Societo (kiu neniom donacis al KCE dum 2013); samtempe ĝi konstatis la troan modestecon de la rezervoj en la kontoj, kaj la bezonon havi pli da aktivuloj (interalie por la librotenado).

Pozitiva estas konsiderata la sinergio de KCE ene de la Civita konsorcio (Pro Esperanto kiel regio, LF-koop preparanta kaj selektanta deĵorantojn, ktp), dum la iompostioma izoliĝo de la malmulto kiu restas el la tradicia svisa movadaro, pli kaj pli ŝrumpinta, estis objekto de analizo.

Montriĝis, ke la plej valoraj svisaj kontribuoj al la esperanto-kulturo dum la lastaj tridek jaroj venis preskaŭ nur el homoj kun duobla ŝtataneco: Tazio Carlevaro (svisa-itala), Perla Martinelli (itala-svisa), Claude Piron (belga-svisa), Giorgio Silfer (itala-svisa), Olivier Tzaut (franca-svisa)... esceptis nur du "sole svisaj" esperantologoj (unu el ili estas Claude Gacond). Eĉ la unua "svisa" UEA-estrarano (post la morto de Edmond Privat, honora prezidanto ĝis 1962) estas hungardevena! Tiu analizo emfazis la fakton, ke la "sviseco" estas por KCE ne pli grava ol ĝi estas por Nestlé... La estonteco de KCE estas pli kaj pli transnacia.

C-ano Giorgio Silfer anoncis, ke li akceptos kandidati por la Komitato elektota en 2015, sed ne plu kiel prezidanto.

[HeKo 552 8-B, 22 feb 14]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0144 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0422 s s 
  Total: 0.0566 s s