Esperanta Civito

LF-koop preparas modernan retgazeton


La ĝenerala Asembleo de LF-koop kunvenis kvorume hodiaŭ en Ĉaŭdefono, sub la prezido de sen. Marc Hiltbrand.

La kooperantoj analizis la situacion de la produktado, diskutante pri la estonteco de la periodaĵoj, ankaŭ en rilato kun la novaj teknologioj de informado. Estis decidita la lanĉo de retgazeto, per kiu oni eksperimentos la telematikon aplikotan al la periodaĵoj, unuavice "Heroldo de Esperanto", ene de kelkaj jaroj. La nova retgazeto forte diferencos de la ĝisnunaj (kiel "La balta ondo" aŭ "Libera Folio"), inkluzivante multe pli da fotoj (koloraj) kaj ankaŭ filmojn.

La Asembleo konstatis, unuflanke, la fortikecon de la kooperativo, kiu kapablis solvi ene de du semajnoj la krizon kaŭzitan de la subita morto de sen. Ljubomir Trifonĉovski, ĉefredaktoro de "Literatura Foiro" -- al lia memoro, post la hieraŭa matineo ĉe KCE, estis dediĉita unuminuta silento. Aliflanke, la Asembleo konstatis la urĝan neceson fortigi la stabon, precipe en la administra sektoro.

Laste, la kunveno decidis unuanime eksigi c-anon Dieter Rooke el la kooperativo, pro konduto malprofesieca kaj mallojala en rilato kun la kongresa numero de HdE en 2013, kaj pro violenta konduto kontraŭ kooperantino, en ĉeesto de atestantoj.

[HeKo 552 9-B, 23 feb 14]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0131 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0477 s s 
  Total: 0.0608 s s