Esperanta Civito

Sed por kio utilas la direktoro de UEA?


Komitatano Francesco Maurelli afable atentigis la ĉefan gvidan organon (la Komitaton) de Universala Esperanto-Asocio pri la sekva:

"Kontrolante la komitatajn dokumentojn, mi rimarkis ke la protokolo de la kunsido 2012 ne estas ĝisdatigita kun la amendoj aprobitaj dum la kunsido 2013. Ĉu tio estas normala afero, por havi la unuan malneton aparte kaj la amendojn en la posta protokolo au ĉu ĝi devus esti ĝisdatigita?"

La ĝenerala sekretario, Martin Schäffer, respondis ke "en la komitataj dokumentoj devus esti la fina versio de la protokolo, do kun la amendoj aprobitaj en Rejkjaviko." Kaj li eĉ levis plian problemon:

"Same devus okazi korekto de la buĝeto. La komitata kunsido decidis redukti la buĝeteron <Estraraj Vojaĝkostoj> je 1.000 EUR kaj samtempe altigi la buĝeteron por Edukado je 1.000 EUR. Krome la Komitato decidis ŝanĝon de la buĝetero <Jarlibro — dissendo/kovertoj> de 7.500 al 6.500 eŭroj kaj altigon de la buĝetero por <Eksteraj rilatoj> de 2.000 al 3.000 eŭroj. Mi traktos la aferon kune kun la Centra Oficejo".

En posta mesaĝo al la Komitato, estrarano Schäffer skribis:
"Mi hodiaŭ ricevis mesaĝon de Osmo Buller, informante min, ke la protokolo nun jam estas reviziita. Dankon al Osmo! Rilate al la buĝeto mi ricevis la informon, ke en la komitataj dokumentoj (reta jarlibro) restas la origina propono. Nur en la "Oficeja versio" eniras la ŝanĝoj. En la komitataj dokumentoj de la venontaj kongresoj, la rubriko "Buĝeto 2014" aperos, kiel la komitato akceptis ĝin en Rejkjaviko." (originalo sen gramatikaj korektoj)

Ĉu la salajrata direktoro estas dankinda, ĉar li plenumas parton de sia rutina devo nur post atentigo fare de nesalajrata (sed kalumniata de LibFol, neoficiala trombono de Buller mem) funkciulo? Por kio do utilas la direktoro?

(UEA-ano havanta la esperantan civitanecon)

[HeKo 553 2-A, 25 feb 14]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0143 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0621 s s 
  Total: 0.0764 s s