Esperanta Civito

Roza triangulo reaperas en Afriko


En la naziaj ekstermejoj la malliberuloj ricevis koloran ŝtofopecon, por ke la gardistoj rekonu la kialon de ilia internigo. Nur la hebreoj surhavis flavan Davidan stelon, por la ceteraj temis pri triangulo. Post la ŝoao kaj la porajmoso (cigana, kun bruna triangulo), mankas vorto por la holokaŭsto de la tria kategorio laŭ kvanto: tiu de la roza triangulo, la samseksemuloj.

La persekuto de samseksemuloj koncernis virojn: laŭ la leĝoj de la Tria Regno, lesbismo ne estis delikto punenda per si mem, sed pligravigo de aliaj (ekzemple rasaj). En Ugando ĉi tiu "diskriminacio" favore al virinoj estas forviŝita: laŭ la ĵus aprobita leĝo, ĉiuj samseksemuloj estas egale persekutendaj. La leĝa devigo denunci samseksemulojn pli kongruas kun la normoj en la nazia Germanio.

La kazo de Ugando ne estas izolita: dudek kvar ŝtatoj en Afriko havas normojn kontraŭ samseksaj rilatoj, ankaŭ inter konsentemaj adoltoj. Certe Islamo influas tiudirekte, sed ĝi ne estas la sola faktoro: samseksemo principe fremdas al la afrikaj kulturoj. Sed ĉu temas nur pri Afriko?

Ankaŭ la rusa parlamento pasintjare aprobis leĝon kiu draste limigas la socian vivon de gejoj, eĉ se iliaj seksaj kutimoj ne estas jam konsiderataj kiel delikto. Tio memorigas la instrukcion donitan de romia prokonsulo al lokaj guberniestroj, pri kristanoj: "ili estas kiel blatoj: se ili montriĝas, vi ilin mortigas; sed vi ne pasigas vian tagon serĉante ilin".

Ĝis nun en Esperantio, kaj specife en UEA, la asocio kie samseksemuloj estas plej influaj (sed ne nepre plej respektataj: vidu la denuncon kontraŭ dungito de la Centra Oficejo, fine de la pasinta jarcento), leviĝis neniu voĉo por protesti kontraŭ la uganda leĝo.

Hodiaŭ, kiel unua, inter la silento de UEA kaj la indiferento de SAT, mi do levas la mian. Eble la regiono de la grandaj lagoj evoluis: post la persekutoj pro etna aparteno (kaj Ugando ja konis tion) oni transiras al tiu pro seksa orientiĝo. Sed la Esperanta Civito ne povas konsenti pri reveno al sintenoj, kiujn historio kondamnis dum la XX jarcento.

(Giorgio Silfer, interima Vickonsulo)

[HeKo 553 3-C, 26 feb 14]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0147 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0445 s s 
  Total: 0.0592 s s