Esperanta Civito

Ukrajno maltrafis la solan eblan solvon


La nuna situacio en Ukrajno atentigas pri la daŭra aktualeco de interetnaj konfliktoj, des pli se ili radikas en antikvaj eraroj.

Se sekvi la teritorian logikon, ni memoru ke partoj de la hodiaŭa ukraina ŝtato historie apartenas al aliaj nacioj: Krimeo estis rusa ĝis la epoko de Ĥruŝĉov, la ĉefsekretario de la sovetunia komunista partio antaŭe famiĝinta kiel politika komisaro dum la sieĝo de Stalingrado fare de la Akso-trupoj; kaj Lvovo estis pola urbo ĝis la fino de la dua mondmilito, geopolitike komparebla al Viburgo por Finnlando aŭ Triesto por Italio. La hodiaŭa Ukrajno ne meritus esti nomata Ukrainio, ĝuste ĉar loĝata ne nur de ukrainoj, sed grandparte (kvankam ne plejparte) de rusoj, kaj parte okupanta historie ne ukrainajn teritoriojn. Ukrainio estu la efektiva Ukrainujo.

La justa aspiro al memdeterminado ĉe "malgrandrusoj" (zamenhofa vorto por ukrainoj) estis frustrita tuj post la unua mondmilito; kio interalie kaŭzis la tiaman distanciĝon de Edmond Privat, la plej granda amiko de Pollando inter la okcidentaj intelektuloj, el la Pollando de Paderewski. Duan fojon ĝi estis frustrita pro la akordoj de Jalto, sed ankaŭ konsekvence al la naziema sinteno de parto de la ukrainaj naciistoj.

Ekde la sendependiĝo de Ukrajno en la 1990aj, la ekonomia interdependo de Kievo (laŭ PIV) kaj Moskvo estas multe pli granda ol en la baltaj respublikoj. Kaj kulture, komunaj religio kaj alfabeto ne estas neglekteblaj elementoj. Tial hodiaŭ la ruslingva kaj la ukrainlingva partoj de Ukrajno ŝajnas unuflanke pli proksimaj kaj aliflanke pli diverĝaj ol estis Serbio kaj Kroatio en la menciita jardeko. Al interna milito mankas nur unu paŝo: la memproklamo de sendependeco fare de la ruslingvanoj, kun tuja interveno de la rusa armeo protekte kontraŭ la okcidenta, ukrainlingva parto. Temus pri secesio, sur pli vasta skalo ol okazis por Aĥbazio kaj Osetio.

Ĉu NATO intervenos? Probable ne nun. Duoniĝo de Ukrajno signifus la ekeston de efektiva Ukrainio, kiu certe enirus NATOn kaj poste Eŭropan Union. Sed restus kelkaj inkognitoj: unuavice, la efektiva vasteco de la secesio, kiu povus koncerni la tutan marbordon, kaj eĉ atingi (ĉu anekseme?) Dnjestrion. Kaj kio pri la atendoj de polaj naciistoj, rilate Lvovon?

Ĝenerale Rusio klopodas redesegni siajn sudajn kaj okcidentajn limojn, post la kolapso de Sovetunio. Fiaskis la klopodo aranĝi tion "delikate", pro la politika malsaĝo de la fuĝinta prezidento Janukoviĉ. Sed se rusaj trupoj invadus "por protekti rusojn", sen la preteksto de internacia juro (oficiala secesio, kiu prefere pasu tra antaŭa referendumo), la malsaĝo ne limiĝus je Janukoviĉ.

Ĉu eblus alia solvo? Eblis: la federisma. Krei du (aŭ eĉ pli) realaĵojn ene de federacio. Sed estas tro malfrue: la politika malsaĝo ankaŭ tie ne limiĝis je Janukoviĉ.

(Giorgio Silfer, interima Vickonsulo)

[HeKo 553 4-C, 1 mar 14]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0141 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0452 s s 
  Total: 0.0593 s s