Esperanta Civito

SES en konstanta deficito - morto en 2020?


Konstante deficitas Svisa Esperanto-Societo, landa asocio de UEA en Svislando. Danke al tio, precipe sub la prezido de s-ino Mireille Grosjean, la kapitalo de SES ŝrumpis iom post iom de 80.000 CHF (fine de la prezido de d-ino Perla Martinelli) al nur 36.800 CHF fine de 2013.

La kunprezidantoj de SES, ges-roj Grosjean kaj Weidmann, tamen ĝojas liveri al la asembleo de la societo spezkalkulon malpli deficitan ol ili promesis: minus 11.454,57 CHF anstataŭ la prognozita 16.550 CHF. Katastrofa deficito eŭfemisme nomata "plielspezoj". Kaj por 2014 ili proponas malpli deficitan buĝeton: (nur) minus 6.000 frankoj.

De kie fontas la konstante deficitaj spezkalkuloj? Por 2013-14 forte influas la granda donaco (egala al kvarono de la nuna kapitalo) al CDELI, por "valorigadi la radioelsendojn de Arthur Baur", nome ciferigadon de prelegetoj malnovaj je kelkaj jardekoj (d-ro Baur aktikvis dum 1947-1990). Sed ankaŭ influas (precipe en pli fruaj jaroj) tre dubinde efikaj reklamoperacoj, kiel unupaĝa artikolo pagita en faka revueto (1.800 CHF, sed pri tiu detalo la kunprezidantoj forgesis informi en sia raporto 2013) aŭ partopreno en romanda ĵurnalkonkurso.

Se daŭros tiel, kun sesmilfranka deficito ĉiujare, Svisa Esperanto-Societo formanĝos la kapitalon ene de ses jaroj. Kio kongruas, finance, kun la diplomatiaj rezultoj (eksiĝo de estrarano Stefano Keller, detruo de rilatoj kun KCE ktp) kaj kun la kvantaj rezultoj (150 membroj en 2012, 140 membroj en 2013) atingitaj de ges-roj Grosjean kaj Weidmann. SES (kiu posedas neniun nemoveblaĵon aŭ bilon, male al KCE, posedanta kvaretaĝan domon je valoro de almenaŭ 650.000 CHF) do mortus proksimume en 2020.

Cetere, la spezkalkulo 2013 enhavas eraron rilate al KCE: en 2013 ĝi ricevis nenioman donacon de SES (punkto 3230).

[HeKo 553 6-A, 4 mar 14]

La kaskontrolantoj de SES komentarias:
En la jaro 2013 la plielspezoj de SES kalkuliĝis je 11.454 CHF.
La kaskontrolistoj petas klarigon pri la plano de la elspezoj.
Kiam konstante deficitas la bilanco, tiam antaŭvideblas la fino de SES.
Subskribis Barbara Pochanke kaj Dieter Rooeke, Wilderswil 2014.04.10
(fonto: SES informas, n-ro 2:2014, p. 5)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0142 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0480 s s 
  Total: 0.0622 s s