Esperanta Civito

La Akademio fermas sian publikan diskutliston


La listo "AdE-diskuto" ekestis en la jaro 2000. Komence de februaro 2014 ĝi havis 188 membrojn, kio ŝajnas esti granda grupo por bezonata forumo, sed reale partoprenis dum la lastaj monatoj nur tri aŭ kvar personoj en la interŝanĝoj.

La konsilojn kaj regulojn oni centfoje malobeis. Kelkaj misuzis la liston per kopiado de longaj tekstoj el konataj, publikigitaj libroj.

Ofte oni senbezone kopiis antaŭajn leterojn kaj tiel dissendadis longegajn mesaĝojn.

Aperis multaj insultoj, kiuj neniel povas esti parto de akademia diskuto.

Juan Régulo Pérez (1914[1933]-1993) iam en persona letero al mi trafe nomis nian komunumon “opereta mondo” — temis tiam pri publikigo sen permeso de la verkinto, kio povas okazi kaj en kaj ekster nia opereta mondo. Opereto povas esti io agrabla, sed en AdE-diskuto aperis memnomumitaj juĝistoj kaj ŝtatakuzistoj en la sama persono, dum en pli progresintaj socioj juĝisto kaj prokuroro estas du malsamaj personoj. Nia opereta mondo montriĝis esti inter la plej subnivelaj de la planedo.

Mi kun malĝojo kaj bedaŭro konstatas ke la listo ne funkcias kaj ke ĝi ne servas indan celon por la listanoj. Tial la kvarkapa estraro* de AdE decidis fermi ĝin.

(Christer Kiselman, Prezidanto de la Akademio de Esperanto)

* vicprezidantoj Probal Dasgupta kaj Brian Moon, sekretario-kasisto Renato Corsetti
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0165 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0422 s s 
  Total: 0.0587 s s