Esperanta Civito

Kreskis la masklismo en la tradicia Esperantujo 2013

Inter la Internacia Virina Tago 2013 kaj la hodiaŭa kreskis la masklismo en la tradicia Esperantujo. La unua indikatoro tiurilate estas la kvanto da virinoj en la gvidaj organoj.

La plej seniluziiga estas la nova estraro de Universala Esperanto-Asocio, kiu transiris de kvar virinoj apud tri viroj al nur unu virino apud ses viroj. Kompreneble la posteno de prezidanto estas eterne okupita de viro. Spite al grandaj esperoj pro nova strategio, en la ŝlosilaj postenoj de UEA daŭre sidas viroj: la organo pasis de Stano al Fabricio, la direktoro plu estas Osmo...

Kaj se la Komitato restas solide en la manoj de viroj (34 A-komitatanoj kontraŭ 16 A-komitataninoj, nur unu B-komitatanino apud kvin komitatanoj), masklismo karakterizas kvante ankaŭ la novan instancon volitan de la prezidanto Mark Fettes, la eksterstatutan Konsilion.

En Sennacieca Asocio Tutmonda la situacio estas eĉ pli malbona ol en UEA: en ĝia okopa plenum-komitato nur unu virino, kaj daŭre kun la politike malplej grava ofico (librotenisto).

La Akademio de Esperanto renovigis sin trione en 2013, kun rimarkinda feminisma regreso: 50% de la ne elektitaj kandidatoj estas virinoj, sed virinoj konsistigis nur 15% de la kandidataro! Entute nur kvar virinoj sidas en la (teorie 45-persona) Akademio.

Tutmonda Esperantista Junulara Organizo ankaŭ ne fortas bone: kvin viroj kaj du virinoj en la estraro (sed jam en 1973 TEJO havis prezidantinon, male ol la eterne viraj kupoloj de UEA, SAT kaj AdE); kontentige la Komitato, kun dek unu virinoj (38%) apud dek ok viroj.

Ekster la tradicia movadaro, feminismo fartas multe pli bone: la Esperantan Civiton gvidas virino (Marie-France Conde Rey), la Kapitulo enhavas kvar virinojn kaj kvin virojn, la Senato konsistas 40% el virinoj.

Dua indikatoro estas la virinaj organizoj: UEA ne plu havas delonge komisionon por virina agado; la SAT de Jakvo Schram ofendis la feministinojn; la sola feminisma transnacia asocio (Feminisma Esperanta Movado) aliĝis al la Pakto por la Esperanta Civito kaj ĝia organo "Femina" ankaŭ.

Konkludo: feminismo parametras al raŭmismo.

[HeKo 553 8-B, 8 mar 14]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0138 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0417 s s 
  Total: 0.0555 s s